Agnieszka GRZYBEK (naskiĝis la 6-an de februaro 1970) estas pola politikisto, feministo, tradukisto kaj ekde marto 2008 ĝis aprilo 2010 kunprezidanto (kun Dariusz Szwed) de la verda partio Verduloj 2004.

Agnieszka Grzybek
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1970 (1970-02-06) (54-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Polish Studies at the University of Warsaw
Okupo
Okupo politikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr

Ekde 1997 ligita kun pola virina movado. Dum la jaroj 1997-2005 ŝi laboris en la Centro de Informo de Virinaj Medioj, kiun ŝi prezidis dum la jaroj 2002-2005. Kunfondisto kaj membro de la Interkonsento de Virinoj de la 8-a Marto, la neformala grupo kiu ĉiujare organizas Manifa-n - surstratan manifestacion defende de virinaj rajtoj. Grzybek membras ankaŭ en la teamo de la Politika Kritiko (Krytyka Polityczna) kaj kunordigas la programon "Demokracio de sekso/Virina politiko" en la pola filio de la Fondaĵo Heinrich Böll.

Eksteraj ligiloj redakti