Agno (komunumaro)


La komunuaro Agno estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Lugano. Ĝi havis 8452 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas la samnoma komunumo Agno.

Komunumaro Agno
Blazono de la komunumaro Agno
Flughaveno de Lugano en Agno
Mapo de la komunumaro Agno
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Ĉefloko Agno
Koordinatoj  46° 0′ N 8° 54′ O / 46.000 °N, 8.900 °O / 46.000; 8.900 (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ N 8° 54′ O / 46.000 °N, 8.900 °O / 46.000; 8.900 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8452 (2011-12-31)
Areo 15,50 km²
Loĝantardenseco 545,3 loĝantoj/km²

Geografio redakti

La distrikto Ango etendiĝas laŭlonge de la suba parto de la rivero Vedeggio ĝis ties alfluo al la Lago de Lugano.

Trafiko redakti

Tra Agno pasas la svisa aŭtovojo A2 kaj la kantona vojo de Lugano al Ponte Tresa kaj la vojo de Manno al Ponte Tresa. En Agno situas la internacia Flughaveno de Lugano. Tra la komunumaro pasas la trama etspura fervojo de Lugano al Ponte Tresa.

Komunumoj de la komunumaro Agno redakti

La komunumaro Agno konsistas (stato en 2013) el 5 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Agno estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Agno 4050 2.5 5141
  Bioggio 2375 6.0 5151
  Cademario 722 3.9 5161
  Muzzano 730 1.6 5205
  Vernate 575 1.5 5230
Totale 5 8452 15,50 --


Eksteraj ligiloj redakti