Agopupo

(Alidirektita el Agofiguro)

Agopupo aŭ ankaŭ agofiguro estas ludilo, nome tipo de pupoj, pozeblaj statuetoj, faritaj el plastaj aŭ aliaj materialoj, kaj ofte bazitaj sur roluloj el filmo, bildstrio, videoludilo, aŭ de televida programo.

Agopupoj kaj ekipaĵoj.

Distingo estas ofte farata inter pupoj kaj agopupoj, kiuj estas ĝenerale el plasta aŭ duonmetala konstruado kaj pozeblaj je ioma etendo, kaj ili ofte estas komercigataj pere de programoj de televido aŭ de filmoj kiuj aperigas tiun rolulojn. Modernaj agopupoj, kiaj Action Man, estas ofte komercigitaj por knaboj (kaj plenkreskaj kolektantoj), dum pupoj estas ofte komercigitaj por knabinoj.