Agoncillo [agonZIljo] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo, je kies oriento estas Agoncillo kaj tial funkcianta kiel ĉeurbo kaj dormurbo. La loknomo Agoncillo estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de antikva setlejo de keltiberoj nomita Egón kiu estis proksime. La municipo estas komponita de Agoncillo, la kvartalo Recajo kaj la senjoma loko San Martín de Berberana. LA Flughaveno de Logroño-Agoncillo, nura en la regiono kun apenaŭ flugtrafiko, estas ene de la municipa teritorio. La municipo disponas ankaŭ de du trajnstacioj kaj unu kroma haltejo, kaj por ŝoseoj estas aliro al la aŭtovojo AP-68.

Agoncillo
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26160 • 26140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 228  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 2° 17′ U (mapo)42.446388888889-2.2905555555556 [+]
Alto 346 m [+]
Areo 34,73 km² (3 473 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Agoncillo (Provinco Rioĥo)
Agoncillo (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Agoncillo
Agoncillo (Hispanio)
Agoncillo (Hispanio)
DEC
Situo de Agoncillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Agoncillo [+]
vdr
La municipa teritorio de Agoncillo, en la nordo de la regiono.

Geografio

redakti

Ĝi estas je 14 km de la centro de la rioĥa ĉefurbo kaj je 159 km de Zaragozo. Agoncillo estas komunikata kun la tuta bordo de la rivero Ebro pere de la nacia ŝoseo A-68 (iama N-232), krom konekto kun la aŭtoŝoseo AP-68. La komunikado fervoja funkcias per branĉo Castejón-Miranda de Ebro de la fervojo Castejón-Bilbao de Adif, pere de haltejo en Agoncillo por veturantoj kaj poŝto kaj trajnstacio en la kvartalo Recajo por veturantoj kaj varoj, kio ebligas komunikadon de Agoncillo kun Zaragoza, Castejón, Logroño, Miranda de Ebro, Vitoria, Burgos kaj Valladolid.

El terreno es sedimentario por la confluencia de los ríos Ebro y Leza.

De los 34,73 km² de superficie (3.473 Ha), 1.682 hectáreas son terrenos cultivables, con 552 de regadío y 1.130 de secano. La superficie urbana comprende la villa de Agoncillo, el poblado de Recajo y los caseríos y bodegas de la Atalayuela y el Olivar y el exclave de San Martín de Berberana que se encuentra entre los municipios de Arrubal y Alcanadre

En 1953 se segregó del municipio de Agoncillo, para formar un municipio independiente, la villa de Arrúbal, un pueblo de colonos que compraron las tierras que trabajaban y que eran propiedad del Marqués de Santillana. Se interrumpió la continuidad del municipio de Agoncillo, que ahora tiene un exclave con las tierras y casar de San Martín de Berberana.

Historio

redakti
 
Kastelo Aguas Mansas.
 
Preĝejo.

Oni trovis restaĵojn de romia epoko ekzemple de tiama ŝoseo, kaj pli interese tombejo sur monteto Atalayuela (pli ol 420 msm) kiu enhavis restaĵojn de ĉirkaŭ 60 personoj disponitaj en fetusa sinteno kun kapo orientita suden, kun necesaĵoj de la nomita Kulturo de sonorilformaj pokaloj datita en la Eneolitiko (ĉirkaŭ 2000 - 1500 a.n.e.).

En 1334, Alfonso la 11-a, nome la Justiciero, reĝo de Kastilio kaj Leono, estante en Agoncillo, ordonis senkapigi Juan Alfonso de Haro, senjor de Kameroj, akuzita je perfido pro instigo al ribelo al Don Juan Manuel kaj al Juan Núñez de Lara la 4-a, kaj pro alpropigo de fonduso por alveni kun siaj trupoj al la sieĝo de Ĝibraltaro, al kiu la senjoro de Kameroj ne venis. La ekzekuto de Juan Alfonso de Haro okazis en Agoncillo.[1]

Aktualo

redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Villamediana de Iregua tute male, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj oni plialtiĝis el 944 loĝantoj ĝis 2 285 en 1950, sed poste sendependiĝis Arrúbal kaj oni plialtiĝis ĝis milo en la 1970-aj jaroj, kio iom post iom stabiliĝis.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo. Lastatempe ĝi funkcias kiel dormurbo de la provinca kaj regiona ĉefurbo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, Muzeo Würth La Rioja de nuntempa arto, la restaĵoj de eble romia ponto super la rivero Leza, la kastelo Aguas Mansas, ermitejo, arkeologia kuŝejo ktp.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Núñez de Villaizán, Juan; Cerdá y Rico, Francisco (1787). «CXXXVIII». En Francisco Cerdá y Rico, eld. Crónica de D. Alfonso el Onceno de este nombre. Madrid: Imprenta de D. Antonio de Sancha. pp. 266-267.