Agono (el la greka ἀγών, «konkurso»; latine Agon) estas vorto kiu havis diversajn signifojn en la antikva greka kulturo. Ĝenerale, la esprimo difinis lukton aŭ konkurson, sed en pli larĝa senco oni rilatis ĝin al atletiko, al ĉevala aŭ ĉar-kurado kaj al muzikaj aŭ literaturaj konkursoj kadre de publikaj festivaloj en Antikva Grekio.

La esprimo Agono difinis ankaŭ ĉar-kuradon, kaj pro tio fama ebenaĵo proksime al Romo kie ili okazis ricevis ankaŭ tiun nomon.

Agono en atletiko kaj religio redakti

 
Halteroj el Antikva Grekio, elstara atributo de la dajmono Agono laŭ la skulptaĵo kaj altaro al li dediĉitaj ĉe la stadiono de Olimpio.

En tiu senco, agono signifis konkuro aŭ konkurso en atletiko, precipe en la plej antikvaj Olimpiaj agonoj (Ὀλυμπιακοὶ Ἀγῶνες, la Olimpiaj ludoj) kaj Nemeaj Ludoj. La romianoj adaptiĝis tiajn sportajn eventojn al sia kulturo, sed la esenco restis same. Aŭreliano establis la Sunan Agonon (Agon Solis) kaj Diokleciano la Kapitolan Agonon (Agon Capitolinus), kiu okazis ĉiujn kvar jarojn, kiel la Olimpiaj ludoj. Pro tio oni ofte kalkulis tempon per agonoj. La Agon Adrianalis estis fondita de Hadriano en Ateno, kaj Antonino Pia estaris la Agon Iselasticus en Puzol. Oni konsideris tiun lastan speciale sakrala palestro: la venkintoj ricevis la nomon Ierónicos (el Ieros, «sakrala» kaj Nike, «venko») kaj nur rajtis eniri la urbon per breĉo tiucele farita.

La Agon Musicus estis konkurso partoprenata de muzikistoj kaj poetoj, dediĉita ĉiuokaze al Ptolemeo, al Apolono aŭ al la muzoj. Oni ankaŭ nomis ĝin Neronianus, ĉar tiu agono estis establita de la imperiestro Nerono. Oni okazigis ĝin ĉiujn kvin jaroj. Poste, tiaj spektakloj evoluis kaj oni inkludis ilin en pli ĝeneralaj eventoj kiaj la Pitiaj, Nemeaj kaj Istmaj ludoj, krom tiuj fonditaj de Diokleciano en Romo, Napolo kaj Alba. Ebenaĵo apud rivero Tibero nomiĝis ankaŭ Agono, ĉar oni okazigis ĉar-kuradojn tie.[1]

Agono estis ankaŭ mita personigo de la konkursoj antaŭe menciitaj.[2] Ĉi tiu diaĵo estis prezentita en Olimpio per statuo portanta halterojn (ἁλτῆρες) en siaj manoj. Tiu skulptaĵo, kiun oni atribuis al Dionizo, estis dediĉita al iu Smicito el Regio.[3] Pro la atributoj de tiu dajmono, oni identigas la dion Agono al Zelo (fervoro), frato de Nika (venko).

Atletiko kaj religio konektiĝis per la koncepto agono, signifanta specifa defio okaziginta dum religiaj festivaloj.[4] Kun pli larĝa signifo ĝi aperis ankaŭ en la Nova testamento,[5] kie ĝi aludis, laŭ la Konkordanco de James Strong, al «sporta renkontiĝo, konkurso aŭ lukto; tial al lukto aŭ tento por la animo».[6]

 
Kronado de la venkinto en Olimpio, pentraĵo de James Barry (1741.1806). La Olimpiaj agonoj estis la origino de tiu famega evento.

Agono en teatro kaj literaturo redakti

 
Antigona kaj Kreono ĉefrolas faman agonon, ambaŭ apogitaj de refrenkoruso, en la teatraĵo de Sofoklo.

En la antikva greka teatro, agono estis formala debato inter du roluloj, ofte kun refrenkoruso aganta kiel juĝisto. La proto agonístes (ĉefrolulo) estis la unua kiu parolis; la deutero agonístes, la dua; tríto agonístes la tria, kaj tiel sinsekve. Kutime, la dua rolulo kiu parolis iĝis venkanto de la agono, ĉar al li apartenis la lasta respondo. Metafore, oni ankaŭ uzis la vorton agono por aludi la precizan momenton kiam homo forpasis aŭ estis preta transiri el vivo al postmorto. De tio devenas la vorto agonio.

En la malnovgreka dramo, precipe la Malnova komedio (5-a jarcento a.K.),[7] agono rilatas al konkurso aŭ debato inter du roluloj en la tre strukturitaj klasikaj tragedioj kaj dramoj. La agono povis formiĝi inter aktoro kaj refrenkoruso aŭ inter du aktoroj kun la duono de la koruso apogante ambaŭ. Per kontraŭstaro de argumentoj, la agono similis en tiuj prezentoj la dialektikajn dialogojn de Platono.[8] Tiamaniere, la esprimo transiras la limigojn de siaj klasikaj originoj por signifi, pli ĝenerale, la konflikton sur kiu la literatura verko koncentriĝas.

Ekzemple, en Antigona, de Sofoklo, la ĉefrolulino tenas dialektikan diskuton (agono) kun sia onklo Kreono, la reganto kiu devas puni ŝin kaj klopodas ke ŝi komprenu la justecon de lia vidpunkto. Samtempe, Antigona sin defendas per montrado de manko de malbonaj intencoj en sia agadmaniero, influita nur de la amo al ŝia frato. La agono estis klara simbolo de la tiuepoka greka socio, en kies partopreniga demokratio oni debatadis pri konkretaj temoj el malsamaj vidpunktoj pri kiuj oni devis rezoni kaj argumenti.

Agono en nuntempa kulturo redakti

En 1948, Lincoln Kirstein prezentis projekton de baleto sur tiu temo, kiu poste iĝis konata kiel Agono. Post dek jaroj da laboro antaŭ ĝia premiero, ĝi realiĝis per serio de kunlaboraĵoj inter la koreografo George Balanchine kaj la komponisto Igor Stravinsky.[9] Balanchine nomis tiun baleton «la plej perfekta verko» rezultanta de sia kunlaboro kun Stravinsky.[10]

Harold Bloom, en sia La okcidenta kanono (The Western Canon), uzas la vorton agono por priskribi la strebon de la verkistoj solvi intelektajn konfliktojn inter siaj ideoj kaj tiuj, de influa antaŭulo, en kiu «la pli granda glutas la pli malgrandan», ekzemple la Agono inter Joyce kaj Shakespeare.[11]

 
Baleto Agono ludita fare de Carolina Ballet (2005).

En socipolitika teorio, agono povas aludi la ideon pri kiu el la kolizio de kontraŭstaraj fortoj nepre rezultas pligrandiĝo kaj progreso.[12]

El la greka vorto ἀγών devenas la esperantajn agonio, antagonismo kaj protagonisto.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

Notoj redakti