Interkonsento pri la konservado de migrantaj akvobirdoj de Afriko-Eŭrazio

The Interkonsento pri la konservado de migrantaj akvobirdoj de Afriko-Eŭrazio (AEWA laŭ la angla mallongigo) estas la plej ampleksa el sia tipo de interkonsentoj disvolvigataj ĝis nun laŭ la Bonna Konvencio. Ĝi estis konkludita la 16an de junio 1995 ĉe Hago, Nederlando kaj ekvalidiĝis la 1an de novembro 1999 post kiam la postulita nombro de almenaŭ 14 landoj, el kiuj 7 el Afriko kaj 7 el Eŭrazio ratifis ĝin. Ekde tiam la Interkonsento estis sendependa internacia traktato.

La AEWA kovras 255 speciojn de birdoj ekologie dependaj el humidejoj dum almenaŭ parto de ties jara ciklo, inklude multajn speciojn de kolimboj, greboj, pelikanoj, kormoranoj, ardeoj, cikonioj, raloj, ibisoj, plataleoj, flamengoj, anasoj, cignoj, anseroj, gruoj, vadbirdoj, mevoj, ŝternoj kaj eĉ la suda Okulvitra pingveno.

La interkonsento kovras 118 landojn (2011) el Eŭropo, partoj de Azio kaj Kanado, Meza Oriento kaj Afriko.

Eksteraj ligiloj redakti