Agrij (rivero)
Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Rumanio. Por informoj pri vilago en distrikto Sălaj, vidu la artikolon Agrij.
Agrij [agriĵ] (hungare Egregy) estas rivero, maldekstra alfluanto de Someș en Rumanio. Ĝi fontas sude de samnoma vilaĝo; oriente de Jibou ĝi fluas en riveron Someș.
Agrij | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Transilvanio, distrikto Sălaj |
Longeco | 55 km |
Fluo | |
Fonto | 47° 1′ 23″ N 23° 2′ 38″ O / 47.02306 °N, 23.04389 °O (mapo) |
- Alteco super marnivelo | 490 m |
Enfluejo | ĉe Jibou al Someș, 47° 15′ 25″ N 23° 16′ 32″ O / 47.25694 °N, 23.27556 °O (mapo) |
- Alteco | 182 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Buciumi, Bodia, Agrij, Păușa, Românași, Chichișa, Romita, brusturi, Creaca, Prodănești, Jibou. |
Alfluantoj | |
- Maldekstraj | Parâul Pomatului |
Preskaŭ laŭ ĝia tuta fluo la distrikta vojo DJ108A sekvas la riveron, ĉiam sur la maldekstra bordo.