Agrikulturo en Nederlando

Agrikulturo en Nederlando estas tre mekanikigita kaj dungigas nur 4 % de la aktiva loĝantaro. La plej aktiva subsektoro laŭ nombro de bienoj restas bredado, okupante preskaŭ duonon. Hortikulturo havas la duan rangon.

Rikoltado de terpomoj pere de du traktoroj John Deere 6620 en Kortgene, 1-an de oktobro 2011.

Historio redakti

Tulipomanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo tulipomanio.

En la 17-a jarcento, en Nederlando okazis la tulipomanio, unu el la unuaj ekonomiaj bobeloj en la mondo.

20-a jarcento redakti

 
Profesoro kaj studentoj ekzamenas diversajn plantajn malsanojn ĉe la Universitato de Wageningen ĉirkaŭ 1948-1955. NARA.

En Nederlando okazis la lasta malsatego de okcidenta Eŭropo en 1944-1945, fine de la Dua Mondmilito.[1]. Pli ol 20 mil nederlandanoj mortis. La postmilita registaro reagis per aktiva politiko de agrikultura industriigo, konstruis agrikulturan infrastrukturon, kaj disdonis agrikulturajn subvenciojn.[2] Nederlanda agrikulturo estis inkludita en la Plano Marshall, rimarkinde per liverado de usonaj insekticidoj.

21-a jarcento redakti

Komence de la 21-a jarcento, Nederlando promesis daŭrigi sian politikon pliintensigadi agrikulturan produktadon. Ĝi estis resumita per la slogano "duoblan nutraĵon per duonaj resursoj"[1], celo en 2023 jam superita. Samtempe la influo de mediprotektaj konsideroj en nederlanda agrikulturo kreskis. Por esprimi volon kombini mediprotekton kun industria agrikultura modelo, oni uzas modifitan formon de la slogano: "duoblan nutraĵon per duonaj resursoj - daŭrigeble".[2]

Medio redakti

Geografio redakti

Agrikulturo okupas duonon de la nederlanda tersurfaco, t.e. proksimume 20 000 km². 93 km² okupas forcejoj[1].

Konsumo de resursoj redakti

Nederlanda agrikulturo aparte efike utiligas akvon. Produkti 1 kg da tomatoj en Nederlando postulas averaĝe 9,5 litrojn da akvo, kompare al monda averaĝo de 214 litroj[1].

Poluo redakti

Bredado estas kaŭzanta krizon de nitrogena poluado. Mildigi la poluadon estas ĉefa motivo de la oficiala politiko anstataŭigi bredadon per terkultivado. En 2019 multaj projektataj bredejoj estis haltigitaj post kiam la ĉefkortumo de la Eŭropa Unio juĝis ke nederlandaj reguloj pri nitrogena poluado malrespektas eŭropajn mediprotektajn leĝojn.[2]

Ekonomio redakti

Produktado redakti

Nederlando havas tre efikan agrikulturon. Ĝi faras 6% de la agrikulturan produktadon de Eŭropo, kvankam ĝi havas nur 1% de la agrikultura tero de la kontinento.[2] En 2012 ĝi estis la plej efike produkta lando por tomatoj (50 562 tunojn en km²), kapsiketoj kaj verdaj kapsikoj (28 333 tunoj en km²) kaj kukumoj (73 579 tunoj en km²), la kvina por karotoj (6 005 tunoj en km²) kaj sesa en terpomoj (4 566 tunoj en km²) kaj cepoj (4 566 tunoj en km²)[1].

Entreprenoj redakti

La nederlanda entrepreno Unilever, la kvara plej granda entrepreno de la mondo en nutraĵa komerco kaj agrikultura produktado, transportas kaj pakas grandan parton de la nederlandaj agrikulturaj eksportaĵoj. Ĝi posedas ankaŭ multajn markojn tra la mondo, interalie Lipton, Knorr, Ben & Jerry's, kaj Magnum.

Eksterlanda komerco redakti

Nederlando estas la dua plej eksporta lando de la mondo por agrikulturaj produktoj[3] (la kvina por ĉiaj produktoj).

Agrikulturscienco redakti

En Nederlando troviĝas Food Valley (Nutraĵvalo), reto de agroteknikaj ekfirmaoj organizita ĉirkaŭ la Universitato de Wageningen kaj nomita kiel agrikultura versio de Silicon Valley.[1] Ĝi estas mondskale grava en la evoluigado de novaj plantvarioj per selekta kultivado kaj novaj industriaj traktadoj por vendotaj semoj. La universitaton mem oni konsideras la plej bonan de la mondo en agrikulturscienco. Preskaŭ duono el ĝiaj postbakalaŭraj studentoj estas eksterlanda kaj ĝi influas agrikulturan politikon tutmonde.[2]

Kultivado kaj bredado redakti

 
Forcejo en Erica (2018)

La brutaj populacioj de Nederlando estas la plej densaj de Eŭropo kaj inkludas 3.8 milionojn da bovoj. La oficiala politiko celas malfavori bredadon por kontraŭbatali mediajn damaĝojn, kun anstataŭigo de 20% de la animala proteina konsumo per plantaj fontoj, duobligo de la konsumado de guŝoj, kaj malpliiĝo je 30% de la nombro de brutoj antaŭ 2030. La urbo Harlemo eĉ malpermesas reklamojn de viando en publikaj spacoj. Ĝis nun la publiko vaste subtenas tiajn politikojn, sed post 2019 akraj protestoj de bredistoj estigis polemikon kaj opinidividon.[2]

En kulturo kaj arto redakti

Tulipoj kaj pli ĝenerale floroj estas simbolo de Nederlando, kiu estas la plej grava eksportanto de floroj en la mondo. La plejparto de nederlandaj bredejoj havas bovojn, kaj ankaŭ nigrablankaj bovoj fariĝis landa emblemo.

Van Gogh redakti

Le pentristo Vincent van Gogh verkis multajn bildojn de nederlanda agrikulturo en la jardekoj de 1870 kaj 1880.

Notoj redakti


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Viviano, Frank (septembro 2017). “Les Pays-Bas, grenier de la planète”, National Geographic (fr). 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Torrella, Kenny (marto 2023). “How will we feed Earth’s rising population? Ask the Dutch.”, Vox (en). 
  3. La France perd progressivement sa place de grande puissance agricole exportatrice (france). Agence momagri. Arkivita el la originalo je 2013-02-02. Alirita 13-a de januaro 2016.