Agroforstumado

Agroforstumado en Kédougou, Senegalio

Agroforstumado (angla: agroforestry)forstumado de agro (= kulturita kampo) ankaŭ nomata arbara agrikulturo, konsistas el la kombino de arboj kaj arbustoj kun tradicia agrikulturo. Arboj kiuj estas plantitaj sur la kampoj donas al la tero ombron kaj protektas la senakviĝon kaj sekve malhelpas erozion. Agroforstumado estas dinamika kaj natura agrikultura sistemo kiu kombinas arbojn kun legomoj kaj/aŭ brutaro.

Tiu ĉi tekniko, kiu transformis la okcidentan Sahelon, estas unu el la plej promesplenaj ekzemploj de la maniero laŭ kiu malriĉaj loĝantaroj povas alfronti la klimatan ŝangon[1].

Tiu speco de agrikulturo jam disvastiĝis tra vastaj zonoj de Burkina Faso, Niĝero kaj Malio, kaj transformis centmilojn da hektaroj duondezertaj en pli produktivajn grundojn:

«Temas verŝajne pri la plej pozitiva ekologia ŝanĝo kun plej granda amplekso en Sahelo, kaj eble en tuta Afriko»[1]

Tayap (vilaĝo en Kamerunio) suferis pro senarbarigo. Ekde 2011 ĝi fokusas ekologion kaj biologian diversercon por altiri turistojn.
Tayap (vilaĝo en Kamerunio) suferis pro senarbarigo. En 2011 Tayap lanĉis projekton por antaŭenigi agro-ekologion kaj ekoturismon por subteni la biologian diversecon kaj la enspezojn de la loka loĝantaro.

Tiu metodo teknike nomiĝas ankaŭ «nature helpata regenero» (NHR). Sciencaj esploroj konfirmas la multajn avantaĝojn de la enkonduko de arboj ene de la nutraĵo-kultivejoj: ili protektas junajn plantidojn de vento, kontribuas teni la humidecon en la grundo, dum ilia ombro ŝirmas la plantojn kontraŭ varmego. La falintaj folioj utilas kvazaŭ kiel «pajlotavolo», pliigas la fekundecon de grundo kaj provizas manĝaĵon por la brutaro. En kazo de malsatego, homoj eĉ povos manĝi foliojn de kelkaj arboj. «Antaŭe, kamparanoj estis kelkfoje devigitaj semi 4- aŭ 5-foje siajn kampojn, ĉar vento forblovis la grajnojn. Arboj agas kiel ŝirmiloj kaj firmigas la grundon; necesas semi nur unufoje.»[1]

Danke al la agroforstumado, oni povas nun ekvidi sur satelitaj fotoj, analizitaj de la usona geologia instituto (US Geological Survey), la landlimon inter Niĝero kaj Niĝerio. Ĉe la Niĝer-flanko, oni malkovras abundan arban kovraĵon ; ĉe la Niĝerio-flanko, kie vastaj projektoj de arboplantado videble malsukcesis, la grundo aspektas preskaŭ nuda[1].

Vidu ankaŭRedakti

Arbarĝardenado

Permakulturo

Rearbarigo

Arbaristiko

Eksteraj ligilojRedakti

(en) The Springer Journal, faka revuo pri agroforstumado, Agroforestry Systems (ISSN 1572-9680Online

(en) World Agroforestry Centre

(fr) Agripo

Notoj kaj referencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Mark Hertsgaard, Kiel Sahelo reverdiĝas, Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-an de aŭugusto 2010.