Ahimezo aŭ en hispana ajimez, vorto kiu devenas de la araba al-šimāsa,[1] estas fenestro de du malfermaĵoj kiu estas dividita vertikale en du samaj partoj pere de malgranda kolonopiliereto, sur kiu baziĝas du arkoj, ĝenerale duoncirklaj aŭ romparkoj. Foje ĝi estas enkadrita de alia arko, kaj en la spaco inter la arkoj estas enmetita ornamaĵo, blazono aŭ cirkla malfermaĵo. La vorto devenas de la hispanaraba šamís.

Ahimezo.

Laŭ Azorín ĝi estas fenestro, ofte ĵaluziita, dividita per koloneto(j), tre tipa en la araba arkitekturo.[2] Pro tio, ĝi estas uzata ankaŭ en la mudeĥara arkitekturo.

Notoj redakti

  1. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 10. ISBN 978-84-460-0924-5.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 6.

Fontoj redakti