Ahl al-Bajt

(Alidirektita el Ahl al-bajt)
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Ahl al-BajtAhl-ul Bajtṫ (arabe أهل البيت) estas esprimo kiu signifas, laŭvorte, "Popolo de la Hejmo" aŭ "Familio de la Hejmo". En la islama tradicio, la termino aludas al la familio de la islama profeto Mohamedo.[1]

En Ŝijaismo kaj Alevismo, la Ahl al-Bajt estas centra kaj por Islamo kaj por interpretistoj de la Korano kaj de la Sunao. Ŝijaistoj kredas, ke estas sukcedantoj de Mohamedo, Fatima, Ali, Hasan kaj Ĥusejn (konata ankaŭ kiel la Ahl al-Kisa, "popolo de la mantelo") kaj Imamoj. Estas diferencaj opinioj pri la rigardo kaj gravo de Ahl al-Bajt.

RezaRidha (plena nomo en araba skribo علي بن موسى الرضا‎, araba prononco ˤAlī ibn-Mūsā al-Riđā..al-Ridhā, persa prononco ˤAlī ibn Mūsā al-Rezā, ankaŭ nomata abu al-Hasan, kutime laŭ la persa tradicio pli mallonge nomata Ali al-Reza (perse علي رضا ع) aŭ imamo Reza (perse امام رضا), estis ido de la profeto Mohamedo kaj la oka imamo de ŝijaisma islamo, post lia patro Musa al-Kadhim kaj antaŭ lia filo Muhammad al-Ĝaŭad (aŭ al-Ĝavad).

Laŭ kelkaj sunaistoj, la parencaro de Mohamedo estus Mohamedo mem; liaj edzinoj kaj filinoj, inter kiuj Fatima; lia kuzo kaj bofilo Ali; kaj ties du filoj, Hasan kaj Ĥusejn kaj ĉiuj posteuloj de Mohamedo kaj foje la posteuloj de liaj patraj onkloj, Abu Talib kaj al-‘Abbas.[1] Kelkaj sunaistoj konsideras nur la familion ĝis Hasan ibn Ali kaj Ĥusejn ibn Ali kiel membroj de Ahl al-Bajt. Kaj en Ŝijaismo kaj en Sunaismo, ĉiu islamano estas devigata ami Ahl al-Bajt.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ahl al-Bayt, Encyclopedia of Islam

Literaturo redakti

  • Madelung, Wilferd. (1997) The Succession to Muhammad: A Study of the Early Caliphate. Cambridge University Press. ISBN 0-521-64696-0.
  • Ordoni, Abu Muhammad. (1992) Fatima the Gracious. Ansariyan Publications.
  • Tahir-ul-Qadri, Muhammad. (2006) Virtues of Sayyedah Fatimah. Minhaj-ul-Quran Publications. ISBN 969-32-0225-2.
  • Tritton, A.S; Goldziher, I.; Arendonk, C. van., P.J. Bearman, Th. Bianquis, C.E. Bosworth, E. van Donzel kaj W.P. Heinrichs, Encyclopaedia of Islam rete, Ahl al-Bayt, Brill Academic Publishers, ISSN 1573-3912.

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝijaismo
Sunaismo