Ahmad Reza Mamduhi
Ahmad Reza Mamduhi (perse اهماد ريزا مامدوهى; Maŝhado, 28-a de aprilo 1960) estas irana arĥitekto kaj esperantisto.[1] Ekde 2021, li estas prezidanto de ILEI[2] kaj, ekde 2022, ano de la Akademio de Esperanto.[3]
Ahmad Reza Mamduhi | |
---|---|
![]() Ahmad Reza Mamduhi, prelegante dum la 2-a Irana Esperanto-Kongreso. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1960 (63-jaraĝa) en Maŝhado |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Irano |
Alma mater | Shahid Beheshti University |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • arkitekto • tradukisto |
Biografio Redakti
Li studis arĥitekturon kaj urb-dezajnadon ĉe la la Nacia Universitato de Irano (Universitato Ŝahid Beheŝti) kaj tradukis la anglalingvan libron «Seven Rules for Sustainable Communities» en la persan.[4][1] Ikona figuro de la Esperanta movado en Irano, li eklernis Esperanton en 1976 kaj aktiviĝis dum la 1980-aj jaroj, kiam li iĝis la unua ĉefdelegito de UEA en Irano.[1][5][6] Li elektiĝis kiel unua prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA), kaj reelektiĝis ankaŭ por la dua sinsekva periodo antaŭ prezidantiĝo de d-ro Keyhan Sayadpour.[2] Li instruadis Esperanton en pluraj lernejoj kaj universitatoj de Irano.[1]
Ekde 2003, kontribuas al la esperantlingva Vikipedio, kaj ankaŭ al la perslingva kaj anglalingva Vikipedioj pri temoj rilate al Esperanto.[1] En aŭgusto 2021, Mamduhi elektiĝis prezidanto de ILEI kiel posteulo de Mireille Grosjean;[2] li estas ano de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).[7] Ekde 2022, aniĝis al la Akademio de Esperanto.[3] Li plenumas la postenon de vic-prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA).[8]
Li parolas la persan, la anglan kaj Esperanton.[2]
Verkoj Redakti
- La plej facila lingvo de la mondo
Li eldonis perslingvan lernolibron titole «Aasaan-tarin zabaane donyaa» (trad. La Plej Facila Lingvo de la Mondo, 2005, eldonejo Arĝiv, Teherano), ampleksa persalingva eldonaĵo por instrui Esperanton aŭ memlerni paŝon post paŝo.[9][10][noto 1]
La libro strukturiĝas sur 3 niveloj, kun kreskanta malfacileco: la elementa nivelo (kie oni lernas la Esperantan alfabeton kune kun la baza gramatiko); la meza nivelo (kun 10 lekcionoj pri diversaj temoj kaj po eta vortaro fine de ĉiu lekciono); kaj, fine, la progresiga nivelo (kun Esperanta literaturo, proverboj, filozofio, scienco, ktp). La libro enhavas perslingvan gramatikon de Esperanto kaj vortarojn persa-Esperanton kaj Esperanto-persan.
- La fenomeno Esperanto
Li eldonis na «Padide-ye Esperanto» (2007), kies kero estas traduko de verko de la Nobel-kandidito William Auld kun la titolo «La Fenomeno Esperanto: la solvo de la internacia lingvo-problemo» (1987).[12] Tio estas perslingva enciklopedieto pri Esperanto. La verkaĵo inkluzivas informojn pri la historio de Esperanto en Irano kaj en la mondo, biografion de d-ro Zamenhof, eldiraĵojn de mondaj famuloj pri Esperanto, la ekeston kaj evoluadon de planlingvoj, priskribon de Esperanto, Volapuko kaj Loglano kiel ekzemploj de antaŭ- kaj post-Esperantaj planlingvoj.[noto 2]
- Aliaj
Mamduhi ankaŭ aŭtoris multnombrajn artikolojn en kulturaj magazenoj, ĉefe pri la temo de Esperantaj studoj.[14][15][16][17] kaj kontribuas al Irana Esperantisto, la dulingva sezon-revuo en Esperanto kaj la persa.[noto 3]
Notoj Redakti
Referencoj Redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 "Ahmad Reza MAMDUH", IPR — Internacia Pedagogie Revuo. Kontrolita 2023-05-23. (esperante)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Ahmadreza Mamduhi (esperante). Esperantujo — La esperantista mondmapo. Alirita 2023-05-23.
- ↑ 3,0 3,1 "Oficialaj informoj", Akademio de Esperanto, 2022-03-02. Kontrolita 2023-05-23. (esperante)
- ↑ مجموعه مباحثی در رابطه با توسعه پایدار (perse). Urdp.Ir. Alirita 2018-08-17. Arkivigite je 2016-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ esperanto (21 April 2014) La unua Esperanto-kongreso en Irano (esperante). esperanto.china.org.cn. Alirita 2018-08-17.
- ↑ رونمايي از 10 اثر خطي تلفيقي دوزبانه رباعيات حکيم خيام > خبرگزاری میراث آریا (perse). Chtn.ir. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2018-08-17. Arkivigite je 2015-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2023-05-23.
- ↑ Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (esperante). Alirita 2023-05-23.
- ↑ Pri IREA Irana Esperanto-Asocio (esperante). Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2016-02-09.
- ↑ Persa Lernolibro de la Internacia Lingvo Esperanto (esperante). Kooperace.czechian.net. Alirita 2018-08-17. Arkivigite je 2008-10-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 2008-11-04.
- ↑ Plej facila lingvo de la mondo, La (esperante). Katalogo de UEA. Alirita 2023-05-23.
- ↑ Persa Lernolibro de la Internacia Lingvo Esperanto (esperante, perse). Arkivita el la originalo je 2008-10-07.
- ↑ Behnegarsoft.com (28 January 2008) ایبنا – اسپرانتو؛ پرطرفدارترین زبان بیطرف (perse). Ibna.ir. Alirita 2018-08-17.
- ↑ کتاب پدیده اسپرانتو: راهحل مشکل زبان بینالمللی (perse). Arkivita el la originalo je 2017-12-10.
- ↑ Elstara Irana aŭtoro parolas pri Esperanto — Libera Folio (esperante). Libera Folio (2015-10-05). Alirita 2023-05-24.
- ↑ "ایرنا – اسپرانتو؛ رویای هم زبانی", Irna.ir, 2 August 2015. Kontrolita 2023-05-24. (perse)
- ↑ جستجوي مطالب مجلات (perse). magiran.com. Alirita 2018-08-17.
- ↑ "پرتال جامع علوم انسانی-احمدرضا ممدوحی", Ensani.ir, 26 March 2012. Kontrolita 2018-08-17. (perse)
- ↑ (2022) Irana Esperantisto 40 (esperante, perse).
- ↑ (2022) Irana Esperantisto 41 (esperante, perse).
- ↑ Irana Esperantisto (esperante). Alirita 2023-05-24.
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Verdaj normoj por konstrui daŭripove - Ahmad Reza Mamduhi ‒ KAEST 2020 ĉe YouTube
- سخنرانی مهندس احمدرضا ممدوحی در رابطه با اسپرانتو آسان ترین زبا دنیا (perse). Alirita 2023-05-23.
- Strategio (perslingve) (esperante). Akademio Literatura de Esperanto. Alirita 2023-05-23.