Ahmad al-Buni

Ahmad ibn ‘Ali al-Buni (arabe أحمد البوني), laŭ kompleta nomo Ŝaraf al-Din aŭ Ŝihab al-Din Ahmad ibn Ali ibn Juzuf al-Buni al-Maliki al-ifriqi (naskiĝinta en Annaba, Alĝerio, mortinta en 1225) estis bone konata sufiisto kaj verkisto pri la esotera valoro de literoj kaj temoj rilataj al matematiko, sihr (magio) kaj spiriteco, sed oni konas tre malmulte pri li. Al-Buni loĝis en Egiptio kaj lernis el multaj elstaraj sufiistoj tiame.[1]

Ŝams al-Ma'arif al-Kubra, manuskripta kopio, komence de la 17a jarcento.

Samtempulo de Ibn Arabi,[2] li estis plej bone konata ĉar verkis unu el la plej gravaj libroj de sia epoko; nome Ŝams al-Ma'arif, nome libro kiu estas ankoraŭ konsiderata kiel la plej frua okultisma teksto pri talismanoj kaj divenado. Ĝi estis tuj malpermesita kiel hereza fare de la sekvantoj de la ortodoksio de Islamo.

VerkojRedakti

  • Ahmad al-Buni Ŝams al-Ma'airf al-Kubra (La granda suno de Gnozo), Kairo, 1928.
  • Ahmad al-Buni, Ŝarh Ism Allah al-a`zam fi al-Ruhani, presita en 1357 AH aŭ en Egiptio al-Matba`at al-Mahmudiyyat al-Tujjariyyat bi'l-Azhar.
  • Ahmad al-Buni, Kabs al-iktida, Orientaj Manuskriptoj en la Biblioteko de la Universitato de Durham

ReferencojRedakti

  1. By C. J. Bleeker, G. Widengren, Historia Religionum, Volume 2 Religions of the Present, p.156,
  2. Vincent J. Cornell, Realm of the Saint: Power and Authority in Moroccan Sufism, University of Texas Press, 1998, p. 221

NotojRedakti

  • Edgar W. Francis, Mapping the Boundaries between Magic. The Names of God in the Writings of Ahmad ibn Ali al-Buni

Eksterajl ligilojRedakti