Ahmad ibn Fadlan

araba esploristo, geografo kaj verkisto

Ahmad ibn Fadlan ibn al-Abas ibn Raŝid ibn Hamad (arabe: أحمد إبن فضلان إبن ألعباس إبن راشد إبن حماد) estis araba verkisto kaj vojaĝanto de la 10-a jc.. Ibn Fadlan estas konata pro manuskripto كتاب إلى ملك الصقالبة (Kitāb ilā Malik al-Saqāliba) pri liaj vojaĝoj kiel ambasadoro de la abasida kalifo Al-Muktadir al la lando de volgaj prabulgaroj. Dum longa tempo troviĝis nekompleta versio de la manuskripto, en geografia vortaro de Yaqut al-Hamawi, eldonita en 1823. Nur en 1923 klerulo Zeki Validi Togan trovis en muzeo en Maŝhado la manuskripton MS 5229, kiu interalie havis la plej kompletan version de la raporto de Ibn Fadlan.

Ahmad ibn Fadlan
Persona informo
أحمد بن فضلان
Naskiĝo ĉ. 879
en nekonata valoro
Morto ĉ. 960
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Profesio
Okupo esploristo • geografodiplomato • vojaĝisto vd
Aktiva en Volgia Bulgario vd
Verkado
Verkoj Mission to the Volga vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Manuskripto kun la raporto de Ibn Fadlan

La sperto kiel ambasadoro redakti

Ibn Fadlan estis sendita de abasidoj en 921 por vizito al Almış, vasala reĝo de la Ĥazaroj de Volgia Bulgario. La karavano ekiris de Bagdado 21-an de junio 921 (11 Safar 309 en la islama kalendaro) kaj atingis Volgian Bulgarion 12-an de majo 922 (12 Muharram 310). angle Ahmad Ibn Fadhlan in Northern Europe: A Survey of his Account of Russian Vikings in the 10th Century Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine</ref> Li havis kiel taskon konvinki la reĝon en Bolgar (ĉefurbo de Volgia Bulgario inter la 8-a kaj 15-a jarcentoj) ŝanĝi la sunaan skolon Maliki per Hanafi. Kompense, oni pagus al la reĝo monsumon por la konstruado de fortikaĵo.

Tio kondukis la ambasadoron al Buĥaro kaj Ĥorezmo, sude de la Arala Maro. Malgraŭ la garantioj de la ĉefo de la Oguzoj, li estis atakata de oguzaj banditoj, sed oni sukcesis subaĉeti la atakantojn. Li atingis la landon apud la lagoj de la rivero Volgo norde de la rivero Samaro. Tiam, Ibn Fadlan ankaŭ vojaĝis al Visuo (Granda Permo) por sekvi la interkonsentojn inter la volgiaj prabulgaroj kaj la baltfinnaj triboj.

La rusja popolo (Rus') redakti

Granda parto de la manuskripto priskribas popolon, kiun Ibn Fadlan nomas rusjoj (rus'), kiu ja povus esti rusjoj aŭ varengoj, kio igus la manuskripton unu el la plej antikvaj registroj pri la vikingoj. La rusjoj estis prezentataj kiel komercanta popolo ĉe la marĝenoj de la riveroj ĉirkaŭ Bolgar. Ili estis priskribitaj kiel altaj, blondaj kaj malmilda haŭto. La manuskripto aludas al iliaj tatuoj de la kapo ĝis la piedoj, laŭ malhelaj koloroj (kiel la antikvaj egiptoj priskribis la popolon de Libio) kaj ankaŭ al iliaj hakiloj kaj spadoj.

La rusjaj virinoj estis priskribataj kiel tre altaj kaj kun elstaraj ostoj en la vizaĝo. La higieno de tiu popolo estas malakceptebla laŭ la aŭtoro. Ili ne regule lavis kaj kiam ili tion faris, kundividis la saman akvujon. Malgraŭ tio, ili kombis sin. La verkisto priskribas la funebradon de vikinga ĉefo, en kiu oni bruligis barkon kaj mortigis homon.

Fikcio redakti

La manuskripto inspiris la libron Eaters of the Dead (Voruloj de Mortintoj), de Michael Crichton. La libro estis bazo por la filmscenaro La 13-a Militisto. Televidserio de araba kanalo, La tegmento de la mondo (سقف العالم), produktita en 2007, refaris la vojaĝon de Ibn Fadlan.

Eksteraj ligiloj redakti