Ahmed Emad Eldin (arabe أحمد عماد الدين‎[1]), naskiĝinta la  23-an de oktobro 1996(nun 1996-00-23) en Ĝido, Sauda Arabio, estas egipta cifereca artisto, ĉefe konata por sia laboro kun la grupo Pink Floyd, por la kovrilo de ĝia lasta albumo The endless river. Li ankaŭ verkis filmafiŝojn kaj aliajn muzikalbumajn kovrilojn.

Ahmed Emad Eldin
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1996 (1996-10-23) (27-jaraĝa)
en Ĝido
Lingvoj angla
Loĝloko Kairo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo cifereca artisto
TTT
Retejo https://www.behance.net/aee
vdr

Frua vivo redakti

Ahmed Emad Eldin naskiĝis kaj grandiĝis en Ĝido, Sauda Arabio (krom 3 jaroj travivataj en Egiptio), siaj gepatroj estante ambaŭ egiptanoj. Li estas artisto ekde 13-jaraĝa, deklarante ke li estas "mem-instruita... kaj lernis per Youtube kaj multaj aliaj retejoj". Li mencias Salvador Dali kiel influo[2].

Kariero redakti

The endless river redakti

Post la mortiĝo de la malnova kunlaboranto de Pink Floyd Storm Thorgerson en 2013, Pink Floyd kunlaboris kun Aubrey Powell, kiu estis kunfondinta Hipgnosis kun Thorgerson en 1968. Powell malkovris S-ron Emad Eldin kaj petis al li la permeson uzi la koncepton de lia artaĵo "Beyond the sky" por The endless reiver[3]. Eldin, kiu estis Pink Floyd-a fano, entuziasme akceptis[4]. Powell sentis ke la koncepto de Eldin havis "tujpreta Floyd-a resonancon" kaj priskribis ĝin "enigma kaj multmaniere interpretebla"[5]. La fina kovrilo estas reverko de la artaĵo de Eldin fare de la londona fasonada firmao Stylorouge[6].

Aliaj muzikalbumaj kovriloj redakti

Emad Eldin kunlaboris por muzikalbumaj kovriloj kun Massar Egbari (en 2015), Hamza Namira kaj Basata (en 2018)[7][8].Li ankaŭ partoprenis al la koncepto de la albumo de Tim Green Her future ghosts en 2018.

Filmafiŝoj redakti

Emad Eldin verkis afiŝojn por la filmoj Clash (2016), Stray (2017), and Heavy Rain (2018), kaj ricevis la Orinos-premion por Heavy Rain.

Referencoj redakti

  1. https://www.filfan.com/news/details/43020
  2. Lopez-Reyes, Ed (17 November 2014). "Ahmed Emad Eldin interview: designer of The Endless River cover". Brain Damage - Pink Floyd News Resource. Matt Johns. Retrieved 22 November 2014.
  3. Lopez-Reyes, Ed (17-a de Novembro 2014). "Ahmed Emad Eldin interview: designer of The Endless River cover". Brain Damage - Pink Floyd News Resource. Matt Johns. Arkivo 22-a de Novembro 2014.
  4. CCN staff (24a de Septembro 2014). "Teenager designs the cover for Pink Floyd's new album, 'The Endless River'". CNN. Turner Broadcasting System (Time Warner Inc.). Arkivo de la 6-a de oktobro 2014.
  5. Varga, George (22 September 2014). "Pink Floyd: Hear preview of its new album". U-T San Diego. MLIM Holdings. Arkivo la 6-an de oktobro 2014.
  6. Khairat, Mohamed (23 September 2014). "Egyptian teenager designs Pink Floyd's new album cover". Egyptian Streets. ES Media Inc. Arkivola 25-an de Septembro 2014.
  7. "After shooting to fame with Pink Floyd, Eldin designs Massar Egbari's latest album cover Arkivigite je 2019-04-22 per la retarkivo Wayback Machine". AhramOnline. Retrieved 2018-09-13.
  8. "أكتب مذكراتي في شكل صور". vice.com (in Arabic). Retrieved 2018-09-13.