La Ahringsbach estas maldekstra flankrivero de Großbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato (Germanio).

Ahringsbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 12,527 km
Fluo
Fonto Hunsrück
- Alteco super marnivelo ĉ. 483 m
- Koordinatoj 49° 54′ 33″ N, 7° 12′ 50″ O (mapo)49.9091666666677.2138888888889
Enfluejo en la rojo Großbach apud Enkirch
- Alteco ĉ. 111 m
- Koordinatoj 49° 58′ 56″ N, 7° 8′ 19″ O (mapo)49.9822222222227.1386111111111
Altecodiferenco ĉ. 372 m
Geografio
Map
Ahringsbach
vdr

Geografio redakti

Riverfluo redakti

La rivereto Ahringsbach, en sia supera parto nomata ankaŭ Lommersbach[1] estas tipa rivereto, kiu fontas en la mezmontaro Hunsruko kaj aldluas la Mozelon. Ĝi havas plurajn fontrojojn sur alteco de ĉ. 350 m super marnivelo. La fontoj estas sur la teritorio de Lötzbeuren proksime de la Flughaveno Hahn. La rojo trafluas senhoman valon preter Starkenburg kaj enfluas en Enkirch la rivereton Großbach.

Alfluantoj redakti

  • Bach aus dem Muschheck (dekstre), 1,8 km
  • Tatschbach (maldekstre), 1,3 km
  • Steierbach (Waschbach) (dekstre), 6,7 km
  • Ehlenseifenbach (maldekstre), 1,3 km
  • Starkenburger Mühlbach (maldekstre), 0,9 km

Flaŭro kaj Faŭno redakti

La fontejo de la Ahringsbachs situas en Natura 2000-protektejo, tie troviĝas populacio de la maloftaj vespertoj barbasteloj. Griza ardeo kaj platbeka anaso estas la plej oftaj akvobirdoj en la valo.

Ĉe la supra parto de la rivereto deklivaj arbaroj kun kverkoj kaj karpenoj proksimas al la rivereto. Ĉe la malsupra parto staras salikoj kaj alnoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti