Ain (rivero)
Rivero Ain estas franca rivero kiu donis sian nomon al la departemento Ain (01), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj.
Ain | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 190 km |
Akvokolekta areo | 3 760 km² |
Averaĝa trafluo | 123 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 700 m |
Enfluejo | Rodano en Saint-Maurice-de-Gourdans |
- Alteco | 200 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Albarine, Suran, Bienne, Drouvenant, Hérisson, Saine, Serpentine |
Ĝi fontas el karsta subtera rivero inter la komunumoj Conte (Jura) et Nozeroy. Post trafluo de la komunumoj de Champagnole kaj Pont-d'Ain, ĝi estas dekstra alfluanto de Rodano inter la komunumoj Anthon, Saint-Maurice-de-Gourdans kaj Loyettes, proksimume 27 km oriente de Liono.
Etimologio redakti
La malnova formo estas "Igneus" dum la 9a jarcento (en la franca : E. Philipon, Dict. Topogr. du dép. de l'Ain), "Hinnis" en 1169. El la antaŭlatina radikalo "Inn-", sendube la sama uzata en "Inn" en Alpoj.
Laŭ René Guénon, la nomo devenas de la araba lingvo : "aïn" (عين : fonto). Eble la nomo restis post okupado far de la Saracenoj en la Sudo kaj Oriento de Francio inter la 8a jarcento kaj la 10a jarcento.
Trafluataj municipoj redakti
En la du departemento Jura kaj Ain, la rivero Ain trafluas 65 municipoj.
laŭ alfabeto : Barésia-sur-l'Ain, Blye, Boissia, Bourg-de-Sirod, Cernon, Champagnole, Chancia, Charency, Charézier, Châtillon, Cize, Condes, Conte, Coyron, Hauteroche, Crotenay, Doucier, Doye, Largillay-Marsonnay, Lect, Maisod, Marigny, Mesnois, Moirans-en-Montagne, Monnet-la-Ville, Montigny-sur-l'Ain, Ney, Nozeroy, Onoz, Orgelet, Patornay, Pont-de-Poitte, Pont-du-Navoy, Sirod, Syam, Thoirette-Coisia, La Tour-du-Meix, Vescles, Ambronay, Blyes, Bolozon, Charnoz-sur-Ain, Châtillon-la-Palud, Chazey-sur-Ain, Cize, Corveissiat, Dortan, Hautecourt-Romanèche, Jujurieux, Loyettes, Matafelon-Granges, Neuville-sur-Ain, Poncin, Pont-d'Ain, Priay, Saint-Jean-de-Niost, Saint-Jean-le-Vieux, Saint-Maurice-de-Gourdans, Saint-Maurice-de-Rémens, Saint-Vulbas, Samognat, Serrières-sur-Ain, Varambon, Villette-sur-Ain, Villieu-Loyes-Mollon.
Bildaro redakti
-
rivero Ain ĉe Bolozon. -
marmitoj ĉe Pont-de-Poitte. -
fonto de Ain.