Air Force Maui Optical and Supercomputing observatory


La Air Force Maui Optical and Supercomputing (AMOS) observatory (angla por "Aerarmea Optika kaj Superkomputila observatorio de Maui" estas observatorio mastrumata de la Air Force Research Laboratory (AFRL) : "Aerarmea Laboratorio de Esploro", situanta en insulo Maui, (Havajo, Usono).

AMOS
Observatorio
Oficiala nomo: Air Force Maui Optical and Supercomputing observatory
Lando Usono Usono
Insulo Maui
Supermara alteco 3 058 m s. m.
Koordinatoj 20° 42′ 30″ N 156° 15′ 29″ U / 20.70833 °N, 156.25806 °U / 20.70833; -156.25806 (mapo)
Situo de la observatorio en Havajo
Situo de la observatorio en Havajo
Situo de la observatorio en Havajo
Vikimedia Komunejo: Maui Space Surveillance Complex
Retpaĝo: prs.afrl.kirtland.af.mil/AMOS/

Ĝi mastrumas la esploron kaj malvolvadon de la projekto de Kosma Superrigardo de Maui (Maui Space Surveillance System – MSSS) kaj ĝi kontrolas la funkciadon de la Komputila Centro de Alta Rendimento (Maui High Performance Computing Center – MHPCC). Ĝia kodo laŭ IAU estas 608.

La misio de esploro kaj disvolviĝo de la AFRL en Maui estis formale nomita AMOS; la termino AMOS estis uzata de la teknika komunumo dum pli ol tridek jaroj kaj estas ankoraŭ uzata hodiaŭ en multaj teknikaj kunvenoj.

Sistemo de Kosma Superrigardo de Maui redakti

La Sistemo de Kosma Superrigardo de Maui (Maui Space Surveillance System – MSSS) estas kutime implikita en multnombraj programoj de observoj pro sia kapablo sekvi la artefaritajn satelitojn kaj projekcii laserajn lumradiojn en la atmosferon.

Teorie, oni de tie povas observi la ĉielon dum la tuta jaro pro la relative stabila klimato. Seka kaj pura arero kaj malmulto da lumo difuzata de la tera surfaco ebligas videblecon sur pli ol 150 km. Sur bazo de observado de duobla stelo, la distingivo estas de la grandordo de unu arksekundo.

Situante sur la kresto de la dormanta vulkano Haleakala, la observatorio havas supermaran altecon de 3058 metroj, kaj estas samloka kun la GEODSS uzata de NEAT (IAU-Kodo 566).

Dum la plenumo de sia misio, la observatorio malkovris 64 asteroidojn laŭ IAU[1].

Optikaj aktivoj redakti

Dum pli ol 30 jaroj la evoluo de la sistemoj de superrigardo uzis plurajn etapojn en la historio de la sekvo de kosmaj objektoj per teleskopoj. Nun, laŭ ĝia origina misio por Air Force Space Command, la Sistemo de Kosma superrigardo de Maui kombinas optikajn aparatojn kun granda aperturo kaj alta sensivo en videbla lumo kaj Infraruĝo por kolekti datumojn pri la apudteraj objektoj kaj la objektoj de la profunda kosmo.

La teleskopo de 3,26 m, tiel nomita 3.67 m Advanced Electro Optical System Telescope aŭ AEOS, posedata de la Usona Departemento de Defendo, estas la plej granda optika teleskopo planita por sekvi artefaritajn satelitojn. Tiu teleskopo de 75 tunoj povas direktiĝi sufiĉe rapide por sekvi ambaŭe satelitojn en malalta orbito kaj balistikajn misilojn. La AEOS estas uzebla samtempe de pluraj grupoj aŭ institucioj, ĉar ĝia lumo povas esti enkanaligita tra serio da speguloj al sep sendependaj fotiloj sub la teleskopo. Uzante kompleksajn sensilojn, kiuj inkludas sistemojn de adaptiĝema optiko, radiometriilojn, spektrografojn, kaj infraruĝajn bildigojn, la teleskopo spuras homfaritajn objektojn en profunda kosmo kaj plenumas kolektojn da datumoj por identigo de kosmaj objektoj.

AEOS estas ekipita per adaptiĝema optiko, kies ĉefa parto estas deformebla spegulo kun 941 puŝiloj, kiuj povas ŝanĝi gian formon por korekti la distordojn pro atmosferaj turbuloj. Sciencistoj esperas alproksimiĝi al la limo difinita pro difrakto por la bildoj de kosmaj objektoj.

Aliaj instrumentoj ĉe MSSS inkludas teleskopon de 1,6 m, duoblan teleskopon de 1,2 m sur komuna muntaĵo kaj gvidilon de lasera radio de 0,8 m. La teleskopoj estas provizitaj per diversaj sensiloj, bildigiloj, fotometroj, infraruĝaj bildigiloj kaj sensiloj por malalta nivelo de lumo.

Komputila Centro de Alta Rendimento de Maui redakti

La Komputila Centro de Alta Rendimento de Maui (Maui High Performance Computing Center – MHPCC)[2] estas centro de la Air Force Research Laboratory nune mastrumata de la Universitato de Havajo, kiu situas en la "Parko de Esploro kaj Teknologio de Maui"[3] en Kihei. La MHPCC estas elstara komputada resurso de la komunumo de scienca esploro kaj disvolviĝo de la Usona Departemento de Defendo kaj mastrumas multnombrajn grapolojn da komputiloj, inter ili estas grapolo Dell PowerEdge kun 5120 procesoron kromnomita "Jaws", kiu en novembro 2006 estis la 11-a plej potenca komputada sistemo en la mondo[4].

La MHPCC gastigas ampleksan gamon da uzantoj: la usonaj Departementoj de Defendo, usonaj registaroj, akademianoj kaj komerca komunumoj; ĝi provizas aliron al paralelaj komputadoj, avancitaj programaroj, konektado kun larĝa pasanta bendo, teknikoj de registrado kun granda rendimento, diversaj servoj kun sperta personaro, kaj programoj por trejnado kaj edukado.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti