La Airbus A321 estas pasaĝeraviadilo de Airbus, longigita versio de A320. Post la sukcesa debuto de A320 en 1988, por longdistanca flugo Airbus planis plilongigitan version de A320. En 1993 A321 faris unuan flugon kun motoro IAE V2500. Dua versio kun CFM56 turbofana motoro flugis en majo 1993. A321 komencis operadon en Lufthansa en 1994.

Airbus A321

Airbus A321-211
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Airbus
Unua flugo: 11-an de marto 1993
Enkonduko: 1994 en Lufthansa
Produktperiodo: ekde 1992
Produktkvanto: 1,478 (Laŭ 31-an de marto 2017)
vdr

En decembro 2010, Airbus anoncis novan generacion de A320, A320neo. Kune kun modifikado de A320, ankaŭ Airbus ofertis novan opcion kun novaj motoroj PW1100G-JM kaj CFMI Leap-1A, A321neo. En Oktobro 2014, Airbus anoncis planon de nova versio de A321 por longdistanca flugo, A321LR. Airbus lanĉos produktadon en 2018, post la du jaroj de produktado de A321neo.

Nun pli ol 100 flugkompanioj operacias A321, kiel Air France kaj Lufthansa, Alitalia ktp. Danke al teknika stabila flugo, A321 estas uzita en multaj grandaj kaj malaltkostaj flugkompanioj en la mondo. En marto 2017, Usona flugkompanio American Airlines estas la plej granda uzanto de A321, kiu operacias 207 aviadilojn.[1]

Variantoj redakti

  • A321: Originala versio de A321.
  • A321Neo: Pliboniginta versio de A321 kun novaj motoroj, PW1100G-JM aŭ CFMI Leap-1A.[2]

Specifaĵo redakti

Diametroj
A321ceo[3] A321neo (novmotora optio)[4]
Longo 44.51m (146 ft 0in) 44.51m (146 ft 0in)
Alto 11.76m (146 ft 0in) 11.76m (146 ft 0in)
Enverguro 35.8 m kun Sharkletoj (117 ft 5in) 35.8 m kun Sharkletoj (117 ft 5in)
Maso
Maksima Starta Maso (MTOW) 93.5t (206,100 lb) 93.5t (206,100 lb)
Maksima Surteriga Maso (MLW) 77.8t (172,100 lb) 79.2t (174,600 lb)
Povumo
Baza. pasaĝeroj 185 185
Maks. pasaĝeroj 236 236
Motoro V2500AS
aŭ CFM56-5B
PW1100G-JM
aŭ CFMI Leap-1A
Maks. rapido Mach 0.82
(829 km/h, 515 mph)
Mach 0.82
(829 km/h, 515 mph)
Flugrapido Mach 0.78
(871 km/h, 541 mph)
Mach 0.78
(871 km/h, 541 mph)
Flugalto 11,900m-12,500m (39,100 ft - 41,000 ft) 11,900m-12,500m (39,100 ft - 41,000 ft)

Referencoj redakti

  1. Retpaĝo de Airbus angle
  2. [ Oficiala teknikaĵo de A321 en Airbusa retejo angle. Arkivita el la originalo je 2017-02-03. Alirita 2017-05-04. Oficiala teknikaĵo de A321 en Airbusa retejo angle]
  3. Klasikmotora opcio (angle Classic Engine Option)
  4. [ Informa paĝo pri A321, Airbus angle. Arkivita el la originalo je 2017-02-03. Alirita 2017-05-04. Informa paĝo pri A321, Airbus angle]

Vidu ankaŭ redakti