Ajodjo

urbo en Barato
(Alidirektita el Ajodhjo)

Ajodjo (hindie अयोध्या, ayodhyā) estas antikva urbo en Barato. Ĝi estis la ĉefurbo de la iama gubernio Awadha, nun en la distrikto Faizabad de la gubernio Utar-Pradeŝo. En la Ramajano, Ajodjo estis la ĉefurbo de Kosalo kaj la naskiĝloko de Ramo. En Palio, la urbo nomiĝis Ayojjhā. Dum la brita regno la regiono ĉirkaŭ Ajodjo nomiĝis Oudh. Ĝi estas sur la dekstra bordo de la rivero Sarajuo, 555 km oriente de Nov-Delhio. En Sanskrito, la vorto "ayodhyā" signifas "lokon kontraŭ kiu oni ne militu". Laŭ kelkaj sanktaj libroj de hinduismo (ekz. Brahmanda Purana) Ajodjo estas unu el la plej sanktaj lokoj de la lando.

Ajodjo
Sarayu River night view, Ayodhya 001.jpg
Administrado
Lando Barato
Federacia ŝtato Utar-Pradeŝo
Distrikto Faizabad
Poŝtkodo 224123 [+]
Demografio
Loĝantaro 55 890  (2011) [+]
Loĝdenso 700 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 48′ N, 82° 12′ O (mapo)26.882.2Koordinatoj: 26° 48′ N, 82° 12′ O (mapo)
Alto 93 m [+]
Areo 79,8 km² (7 980 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Situo de Ajodjo
Situo de Ajodjo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ayodhya [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la komuna erao, Ajodjo nomiĝis Saketo (Sāketa). La urbon Saketa venkis la reĝo Kaniŝko de la kuŝana dinastio. Li faris ĝin la administra centro de liaj orientaj teritorioj. Ne estas klare kiam la nomo ŝanĝiĝis, sed jam dum la vizito de ĉina pilgrimo la en l-a 7a jarcento KE, la urbo jam nomiĝis Ayodhyā.

FamulojRedakti

ReferencojRedakti

BibliografioRedakti

  • Goel, S. R. (2009). Hindu temples, what happened to them. New Delhi: Voice of India.
  • Narain, Harsh (1993). The Ayodhya temple-mosque dispute: Focus on Muslim sources. Delhi: Penman Publishers.
  • Elst, K. (2002). Ayodhya: The case against the temple. New Delhi: Voice of India.
  • Jain, Meenakshi (2013). Rama and Ayodhya. Delhi:Aryan Books International.