Ajrano estas refreŝiga trinkaĵo el Kaŭkazo kaj Anatolio. Ĝi estas farata el jogurto, akvo kaj tabla salo. Industrie farita ajrano enhavas krom akvo eventuale ankaŭ laktopermeato. Por fari ajranon oni kirlas jogurton kaj akvon en proporcio 2:1 ŝaŭme kaj aldonas salon (maksimume 2 %). Oni prenu grasan jogurton el ŝafinlaktobovinlakto kun acidigaj kulturoj (Streptococcus thermophilus kaj Lactobacillus bulgaricus). Kelktempe la trinkaĵo estas aromatigata kun citronmeliso, nana-mentobaziliko. Ankaŭ ekzistas ajrano kun fruktsuka gusto.

freŝa ajrano kun ŝaŭmkrono

En la kamparaj regionoj de Turkio laŭtradicie oni bonvenigas gaston per glaso da ajrano.

Vidu ankaŭRedakti