Akĉento

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun akcento.

Akĉento (laŭ NPIV) estas tuto de la artikulaciaj kutimoj de parolanto aŭ grupo de parolantoj (pro trajtoj dialektaj aŭ socilingvaj, influo de denaska lingvo, ks), kiu aspektas nenorma en la kadro de difinita lingvo: havi sudan, kamparan, usonan akĉenton.

Lingvistike akĉento signifas uzi la fonologion, por la parolanto de la pli konata lingvo, kiam oni parolas en alia/fremda lingvo.

Akĉento povas, simile al dialekto, malkaŝi la etnecon aŭ la klason de la parolanto. Se ekzistas pluraj "normoj" pri iu lingvo, parolata en pluraj lokoj, ankaŭ la uzo de la "akĉento" varias.

Akĉento ne nepre malfaciligas la komprenon, sed tamen povas tion fari, se ĝi malebligas la distingon inter certaj fonemoj.

Ne intermiksu akĉenton (parolmaniero) kun akcento (elstarigo de silabo).

Esperantaj redakti

Ĉar la Esperanto ne havas akĉenton propran, teorie, krom se oni konsideras la akĉenton de Zamenhof (Rusa) kiel la akĉento ''originala''. Oni rajtas demandi sin, kiu akĉento estas preferata uzi kiam oni parolas Esperanton? Ĉu estas preferoj oficiale agnoskitaj?

Multaj ne-esperantistoj diras ke Esperanto sonas kiel la itala aŭ la hispana, do ĉu estas preferinda uzi la akĉenton italan? Efektive Esperanto estas lingvo tre silaba, tiel ke la itala lingvo taŭgas al la ritmo de Esperanto.

Eble la "neŭtrala akĉento" estas nur teoria, sed tio povas signifi ke oni parolu kun prononco kiun ne eblas asocii kun iu certa nacio, kaj neniu povu diveni, nur aŭdante la prononcon, kiu estas onia denaska lingvo.