Lernojaro

(Alidirektita el Akademia jaro)

Lernojarolerneja jaro estas la periodo de la jaro en kiu lernantoj ĉeestas en lernejoj. Ĝenerale ĝi daŭras 8, 9 al 10 monatojn kaj tio divideblas ĉu en duonjaroj, trimonatoj aŭ kvarmonatoj depende de la lando aŭ institucio. Koresponde, en universitatoj kaj aliaj akademiaj altlernejoj post la mezlernejaj jaroj la nocio estas akademia jaro.

lasta tago de la lerneja jaro en tanzania lernejo

Depende de la lando, la lernojaro aŭ akademia jaro ekas kaj finas en malsamaj datoj. En la plej parto de la landoj de Sudameriko, por ekzemplo, la jaro ekas en marto kaj finas en decembro. En Eŭropo, kontraste, ĝi ekas en septembro kaj finas en junio. En universitatoj kaj aliaj akademiaj altlernejoj la akademia jaro ankoraŭ povas esti dividita en du partoj, nomataj semestroj, aŭ en kvar partoj, nomataj trimestroj, kun signifaj ferioj inter ili, kiu konsekvence nomiĝas semestraj feriojtrimestraj ferioj. En elementajmezlernejoj aliflanke pli grandaj ferioj nur por divido de duonjaroj, trimonatoj aŭ kvarmonatoj ne estas kutimaj: Intermeze ferioj povas esti distribuitaj diversamniere. En Hispanio someraj ferioj enhavas julion kaj aŭguston, dum pli malgrandaj ferioj okazas dum Kristnasko kaj Pasko.

Plej ofte fine de la lernojaro okazas ĉu ekzamenoj ĉu ĝenerala pritaksado de la rezultoj de la lernojaro. El tio rezultos la sekva kariero de la lernanto.

Vidu ankaŭ redakti