Akademio de Belartoj de Francio


La Akademio de Belartoj de Francio (france Académie des beaux-arts) estis kreita per la edikto de la 21-a de marto 1816. Ĝi heredis de la Reĝa Akademio de Pentrado kaj Skulptado (1648), de la Akademio de Muziko (1669) kaj de la Reĝa Akademio de Arkitekturo (1671).

Akademio de Belartoj de Francio
national art academy
Informoj
fondodato 21-a de marto 1816
Situo
Geografia situo 48° 51′ 26″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)48.8572222.336889Koordinatoj: 48° 51′ 26″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)
lando Francio
urbo Parizo, Francio
Estraro
ĉefestro(j) Alain-Charles Perrot • Jean Anguera vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo national public establishment of an administrative nature vd
Akademio de Belartoj de Francio (Parizo)
Akademio de Belartoj de Francio (Parizo)
DEC
Akademio de Belartoj de Francio
Akademio de Belartoj de Francio
Map
Akademio de Belartoj de Francio
vdr

Historio redakti

Sekve de la nuligo de la malnovaj akademioj fare de la franca Revolucio de 1789, estis kreitaj en la Instituto de Francio, tri klasoj, el kiuj « Literaturo kaj belartoj » kun ok sekcioj (gramatiko, malnovaj lingvoj, poezio, antikvaĵoj kaj monumentoj, pentrado, skulptado, arkitekturo, kaj fine muziko kaj deklamado). La edikto de la konsuloj de la 3-a de brumero 11 (25-a de oktobro 1802) dividis tiun klason en tri novajn el kiuj la klaso de belartoj. Tiu lasta klaso konsistigis la bazon de la nova Akademio en 1816. Per la leĝo pri esplorado de 2006, la Akademio de belartoj plu estas morala persono je publika juro kun aparta statuto.

Organizado redakti

La Akademio estas dividita en ok sekcioj. La disiĝo de la foteloj inter la sekcioj maloftege estis modifita en la 20-a jarcento ; kreita en 1985, la 7-a sekcio estis provizita per foteloj el aliaj sekcioj (1-a, 2-a, 3-a, 5-a kaj 6-a). En 1998, ankaŭ la fotelo de la pentristo Yves Brayer, mortinta en 1990, estis transdonita, kompensita per reveno al la 5-a sekcio de la fotelo okupita de Jean Prodromidès.

De 2005, la Akademio enhavas 57 fotelojn : kvin foteloj estis kreitaj en 1998 (2-a, 3-a, 5-a, 6-a kaj 7-a sekcioj), poste du en 2005, por la nove kreita sekcio fotado.

Nunaj membroj redakti

Prezidanto por 2014 : Claude Abeille, skulptisto. Nur 46 foteloj estis atribuitaj en la 1-a de aprilo 2014. La lasta ŝanĝiĝo estis la morto de Chu Teh Chun la 25-an de marto 2014.

Plej malnova vaka fotelo : 5-a fotelo de sekcio pentrado, vaka ekde la morto de Georges Rohner la 3-an de novembro 2000 (pluraj blankaj balotoj okazis).

Eksterlandaj asociitoj : 16 foteloj (el kiuj du estas vakaj). Korespondantoj (francaj kaj eksterlandaj) : 57 foteloj.

Vidi ankaŭ al Listo de la membroj de la franca Akademio de Belartoj de 1795
Sekcio Fotelo Membro Elektodato aŭ de vakiĝo
1-a sekcio : Pentrado

La fotelo 1 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1998.
La fotelo 3 estis transdonita al la 3-a sekcio en 1967.
La fotelo 12 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1987.
La fotelo 14 estis transdonita al la 5-a sekcio en 1967.
2 Pierre Carron 1990
4 Jean Cortot 2001
5 Vaka 2000
6 Vaka 2012
7 Vladimir Velickovic 2005
8 Guy de Rougemont 1997
9 Vaka 2014
10 Vaka 2013
11 Arnaud d'Hauterives 1984
13 Yves Millecamps 2001
2-a sekcio : Skulptado

La fotelo 4 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1985.
1 Jean Cardot 1983
2 Claude Abeille 1992
3 Jean Anguera 2013
5 Eugène Dodeigne 1999
6 Gérard Lanvin 1990
7 Pierre Edouard 2008
8 Antoine Poncet 1993
9 Brigitte Terziev 2007
3-a sekcio : Arkitekturo

La fotelo 8 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1985.
1 Jacques Rougerie 2008
2 Vaka 2011
3 Aymeric Zublena 2008
4 Roger Taillibert 1983
5 Claude Parent 2005
6 Vaka 2008
7 Alain-Charles Perrot 2013
9 Paul Andreu 1996
10 Yves Boiret 2002
4-a sekcio : Gravurado 1 Érik Desmazières 2008
2 Pierre-Yves Trémois 1978
3 Vaka 2013
4 René Quillivic 1994
5-a sekcio : Muzika komponado 1 Laurent Petitgirard 2000
2 Jean Prodromidès 1990
3 Michaël Levinas 2009
4 Gilbert Amy 2013
5 François-Bernard Mâche 2002
6 Édith Canat de Chizy 2005
7 Charles Chaynes 2005
8 Thierry Escaich 2013
6-a sekcio : Liberaj membroj

La fotelo 9 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1985.
La foteloj 2 kaj 12 estis nuligitaj.
1 William Christie 2008
3 Hugues Gall 2002
4 Vaka 2007
5 Michel David-Weill 1982
6 Marc Ladreit de Lacharrière 2005
7 Vaka 2008
8 Pierre Cardin 1992
10 Henri Loyrette 1997
11 Patrick de Carolis 2010
13 François-Bernard Michel 2000
7-a sekcio : Arta kreado en kino kaj aŭdvido 1 Régis Wargnier 2007
2 Roman Polanski 1998
3 Jean-Jacques Annaud 2007
4 Vaka 2012
5 Vaka 2006
6 Jeanne Moreau 2000
8-a sekcio : Fotado 1 Lucien Clergue 2006
2 Yann Arthus-Bertrand 2006

La protokoloj redakti

Ĉesigita en 1943, la publikigo de la protokoloj de la Akademio de Belartoj estis relanĉita en 2001 kun la publikigo de la memuaro de Agnès Goudail en la lernejo de ĉartoj (france "École des chartes") kadre de eldona entrepreno lanĉita en la Lernejo de Ĉartoj de Jean-Michel Leniaud. Tri volumoj estis eldonitaj de la societo pri historio de franca arto por la periodo 1796 ĝis 1810. De 2001 ĝis 2008, naŭ volumoj aldoniĝis :

  • Tomo 1-a : 1811-1815, fare de Agnès Goudail kaj Catherine Giraudon (2001) ;
  • Tomo 2-a : 1816-1820, fare de Catherine Giraudon (2002) ;
  • Tomo 3-a : 1821-1825, fare de Béatrice Bouvier kaj François Fossier (2003) ;
  • Tomo 4-a : 1826-1829, fare de Béatrice Bouvier kaj François Fossier (versio reviziita en 2006) ;
  • Tomo 5-a : 1830- 1834, fare de François Naud (2004) ;
  • Tomo 6-a : 1835-1839, fare de Béatrice Bouvier kaj Dominique Massounie (2003) ;
  • Tomo 7-a : 1840-1844, fare de Dominique Massounie (2007) ;
  • Tomo 8-a : 1845-1849, fare de Sybille Bellamy-Brown (2008).
  • Tomo 12-a : 1865-1869, fare de Laure Dalon (2009).

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti