Akademio de Selmec

La Akademio de Selmec estis unu el la plej gravaj altlernejoj en Hungara reĝlando.

Nuntempa foto pri la iama Akademio de Selmec videbla malantaŭ la flava konstruaĵo
Poŝtkarto pri Altlernejo de Selmecbánya

Historio redakti

 
Fonda dokumento pri la akademio kun subskribo de Maria Tereza
 
La iama arbara akademia konstruaĵo hodiaŭ
 
La iama mineja akademia konstruaĵo hodiaŭ
 
Enirejo de la botanika ĝardeno

Minkapitan-instrua Instituto redakti

SelmecbányaSchemnitz (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio) apartenis al la plej gravaj minurboj de Hungarlando. Ekde la mezepoko ĉefe germanoj minadis diversajn ercojn ankaŭ en proksimaj minurboj. La necesaj konoj venis de patroj al filoj. Ĝermo de la akademio (tiam nomata Bergschule (Minkapitan-instrua Instituto) estis fondita en 1735 fare de Sámuel Mikoviny kun permeso de Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio). Menciindas, ke en la urbo funkciis ankaŭ luterana liceo kaj jezuita gimnazio. Oni lernis en la instituto 2 jarojn, ili akiris ĉiuspecajn sciojn pri minado, metalurgio. Estis tie 5 "fakultatoj":

  • minaj juroj
  • minaj mezuradoj
  • prilaboroj de ercoj
  • kemio kaj metalurgio
  • kreado kaj ŝangoj de monoj.

Ĉiuj lernantoj ricevis stipendiojn.

Minada Akademio redakti

En 1763 la instituto transformiĝis al akademio (BergakademieAkademia Monastica) kun permeso de Maria Tereza de Aŭstrio, kiel la unua ŝtata (sekulara) altlernejo. Post 2 jaroj oficiale ekfunkciis la dua katedro pri matematiko-fiziko-mekaniko. Ekde 1770 oni lernis 3 jarojn. En 1808 komenciĝis la instruado pri arbaroj komence iomete aparte en arbara instituto. Famo de la akademio disvastiĝis, ĉar alvenis famaj instruistoj el la plena Habsburga Imperio, esploris tie eĉ Alessandro Volta. En 1839 oni fondis katedrojn pri geometrio-arkitekto kaj geologio.

Minada kaj Arbarkultura Akademio redakti

En 1846 la nova nomo iĝis Berg- und Forstakademie (Minada kaj Arbarkultura Akademio) kun jam 4 lernojaroj (la arbarkultura instituto jam estis integrita). La katedroj estis:

  • matematiko-fiziko-mekaniko
  • kemio-metalurgio
  • minado-mezurado-minmaŝinoj
  • geologio-mineralogio-paleontologio
  • geometrio-arkitekto
  • arbarkulturo

Dum la hungara revolucio de 1848 grandaj ŝanĝoj okazis en la akademio. La jam plene sendependa ŝtato akiris la akademion, la instruado okazis hungare, nur la hungarlandanoj povis lerni senpage. (Tiam el la 300 studentoj la duono estis hungaria, po 20% aŭstroj kaj ĉeĥoj, krome poloj, italoj kaj aliaj.) Post falo de la revolucio la instruado denove okazis germane. Post la Aŭstra-hungara interkonsento la akademio denove hungariĝis (kiel "Hungara Reĝa Minada kaj Arbarkultura Akademio"). En 1872 en la akademio jam estis 12 ministaj kaj 3 arbaristaj katedroj, post 4 jaroj la studentoj ricevis jam oficialajn diplomojn. En la 1890-aj jaroj la akademia minerala kolektaĵo konsistis el 4731 da pecoj, kiu estis tiam mondfama. Ekde 1895 la inĝenieraj diplomoj estis pri minado, metalmetalurgio, fermetalurgio.

Altlernejo redakti

En 1904 la akademio prenis la nomon oficiale altlernejo pri minado kaj arbarkulturo kun 20 katedroj. La teknologia instruado estis pli bona, ol en Teknika Universitato József de Budapeŝto. Tamen la neoficiala nomo restis akademio. En la studjaro de 1914 580 studentoj lernis en 20 katedroj. Post la 1-a mondmilito la altlernejo translokiĝis al Sopron, kie ĝi funkciis plu sub nomo Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron).

Gvidantoj de la akademio/altlernejo redakti

Ĉefĉambelaj grafoj redakti

Direktoroj redakti

 
Pentraĵo pri István Farbaky

Rektoroj redakti

Elektitaj akademiaj/altlernejaj instruistoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de instruistoj en Akademio de Selmec.

Elektitaj studentoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de studentoj en Akademio de Selmec.
 
Joseph Russegger

Elektitaj studentoj, kiuj baldaŭ estis samloke instruistoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de studentoj, poste instruistoj en Akademio de Selmec.
 
Jenő Vadas

Fontoj redakti

 
Iama foto pri la akademio