AkademoAkademos (en antikva greka: Ἀκάδημος), ankaŭ Hekademos (Ἑκάδημος) estis atika heroo en la Greka mitologio. Akademo estas ankaŭ loko ĉe Kefiso, ses stadionojn el Ateno.

Plutarko, en sia biografio de la Atena reĝo Tezeo (nome la mortiginto de la Minotaŭro), skribis, ke vidviĝinta kaj atinginta 50 jarojn, la reĝo rabadis la 12-jaran infaninon Helenon (longe antaŭ ŝi edziniĝis al Menelao, renkontiĝis kun Pariso kaj estis la kaŭzo de la Troja Milito). Pro tiu fitraktado, ŝiaj du ĝemelaj fratoj Kastoro kaj Polukso invadis Atiko por liberigi sian fratinon kaj minacis detrui Atenon. Akademo savis la urbon malkovrante al ili kie ŝi estis kaŝita, nome ĉe Afidne. Ankaŭ pro tiu tialo Tindaro (Sparta reĝo kaj patro de Kastor kaj dunpatro de Heleno) montris al Akademo multan dankemon.