Akaparo de teroterprenado (angle land grabbing) estas la alproprigo de terenoj, kutime de agrikulturaj areoj, fare de transnaciaj kompanioj, registaroj aŭ individuoj. Ĝi povas esti laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa, kaj estas ofte kritikata, kiam ĝi malebligas al kamparanoj plu vivteni sin per kultivado de etaj parceloj, ĉar la investisto celas al profito per grandkvanta produktado kaj vendo sur la monda merkato. Ofte la akaparo de tero kondukas ankaŭ al pli abunda uzo de herbicidoj, pesticidoj kaj artefarita sterko.