Akbar (romano)

nederlanda romano de P.A.S. van Limburg Brouwer, tradukite de la geedzoj Isbrücker

Akbar : orienta romano estas romano de la nederlanda aŭtoro P. A. S. van Limburg Brouwer, aperinta en 1872 en la nederlanda lingvo kaj tradukita en 1923 al Esperanto de Julia C. Isbrücker, J. R. G. Isbrücker kaj Jan Ziermans de 256 paĝoj.[1] Duan korektitan eldonon de 215 paĝoj en 1936 eldonis la Internacia Cseh-Instituto en Hago.

Akbar
Akbar
Akbar
Aŭtoro Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer
Eldonjaro 1923
Urbo Hago
Eldoninto Isbrücker & Ziermans
Paĝoj 256
vdr

Enhavo

redakti

Centra rolulo estas historia figuro, la Imperiestro Akbar (1542-1605), reganto de Hindujo de 1556 ĝis 1605, kie ludas la romano. Kvankam ĝi baziĝas sur historiaj faktoj, ĝi tamen transpaŝas ilin per fikcia rakonto.

La esperantlingva traduko

redakti

Laŭ "Lingvaj Notoj" de la tradukintoj librofine la unua eldono baziĝis precipe sur la Vortaro de Esperanto de Kabe, la dua eldono sur Plena Vortaro de Esperanto (PV de SAT, 1930/1934). Dekduo de tiamaj neologismoj, ne jam registritaj en PV estas listigitaj en la notoj. Ili intertempe ĉiuj troviĝas en Plena Ilustrita Vortaro de 1970 (de aŭtoĥtona tra nirvano ĝis vilao). Krome estas plia dekduo de specifaj nocioj rilataj al Hindujo. Kelkaj intertempe eniris la kanonon de PIV (guruo, malabara, mogolo [hodiaŭ kutime mogulo], mulao) aliaj restis ekster ĝi ĝis hodiaŭ (adato = neskribita leĝo, durbaro = solena aŭdienco, kornako = kondukisto de elefanto ktp.).

Apartaĵo de la traduko estas la uzo de "darfi" (germane dürfen, nederlande mogen) en la senco de "havi la permeson" (ekzemple: "mi ne povas obei vin, mi ne darfas kaj mi ne povas", 2-a eld. p. 139). Stile interesa diferenco inter la du eldonoj krome estas, ke la kunmetitaj tempoj de la verboj, kiuj abundas en la unua eldono, vaste forfalis en la dua eldono, tiel ke tiu ĉi aspektas pli moderna kaj pli facile legebla.

Recenzoj

redakti
 
 Tre bonan ideon la tradukintoj havis, prezentante al la tutmonda Esperantistaro tiun belegan priskribon de la vivo kaj moroj en Hindujo dum la 16-a jarcento. La traduko mem estas bonege ellaborita, kaj ni rekomendas varme la legadon de ilia verkaĵo. Tiu libro estas nova perlo el la Nederlanda literaturo, ĝis nun ne sufiĉe multe reprezentita en la Esperanta librotrezoro. Tre zorga eldono de la verko pliagrabligas ĝian legadon. 
— Belga esperantisto n109-110 (mar-apr 1924)
 
 Orienta atmosfero, homarana tendenco, senriproĉa stilo. 
— 1934, Enciklopedio de Esperanto
 
 La aŭtoro armita per larĝa historia kono, prezentas ĉiurilate tre interesan romanon. La orienta atmosfero, kiun li kreis de komenco ĝis fino tenas la leganton en plena iluzio. La dignoplena kaj bonkora figuro de Imperiestro Akbar efikas per konvinka forto pri modela vivo de regnestro kies unua kaj ĉefa zorgo estas vidi siajn regatojn feliĉaj. La bonŝanca trovo de la epizodaj figuroj de la historio helpis la aŭtoron en la malfacila laboro ĉar la romano estas iom tendenca. Ĝi temas pri homaramo, intergenta kaj interreligia kompreno.
Altvalora verko, kun nia interna ideo, tradukita en majstre skribitaj frazoj, en stilo senriproĉa, en formo moderna, rekomendita de Esperanto Literatura Asocio. 
— 1923(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 534
 
 Akbar, imperiestro de Hindujo 1556—1605. Lia tomba konstruaĵo apud viiaĝo Sekandra,

proksime ĉe Agra, estas unu inter la plej famaj vidindaĵoj de Hindustan. Ĝi kaj historiaj dokumentoj revigis la aŭtoron. Viveca vortopentro bildigas lokojn, tiamajn cirkonstancojn en ekonomio, politiko, religio kaj enkamigas simpatian agantaron. Peniko de majstro kreis kulturbildon allogan, al kiu leginto volonte revenadas. Sed la nomoj de la tradukinloj atentigas esp-iston pri alia flanko de la libro interesa: pri la lingva! Kiu aŭdis iam paroladon de s-ino Isbrücker aŭ ŝia edzo, li legante ĉi libron komprenos la luktadon kun la malfacilajoj de l' originalo. Ili ne estis evitataj sed kuraĝe atakataj. Pro tio „Akbar“ apartenas al nia literaturhistorio, verko. kiu montras al ni klare la transiron de la lingvo antaŭmilita al la elasta lingvo moderna. Ni trovas ankoraŭ: „post“ en senco loka, „tiam“ anstataŭ „poste“, „antaŭ ol“ („antaü kiam“), „ankoraŭ" („jam“), iri renkonten (renkonte), teniĝo (sinteno), vidu (rigardu), aŭdu (aŭskultu), „la“ antaŭ propraj nomoj k. s.; sed jam rimarkindajn novaĵojn: „malema“ k. s., akuz. nur kie nepre necesa ekz. „reliriĝi en arbaroj“, nedeklinatajn nomojn proprajn. Ke la tradukintoj konscie laboris, pruvas la lisioj de novaj vortoj (33) je la lino. Sed ili ne estas kompletaj; ekz. „enorma“ 43 10 (supermezura, grandega, nenorma, grandioza, ega, trea), „korpulenta“ 40 12 (iom dika, diktalia, dikventra, grastalia), „Padro“ 64 7 (1. pater, ordena patro, kal. ordenano, monano). Aliflanke mankas ankoraŭ la kuraĝo skribi tion, kio buŝe jam estis praktikata en 1924 ĉe kunmeto de vortoj; tiel restis ekz. „larĝŝultra“, „vivvojaĝo“, „rokkolosoj“ k. s. Fine estas provita la enkonduko de „darfi", „mis-*, „retro“ kaj starigo de regulo pri uzo de akuz. en nerekta komplemento. Tion devos pravigi

aŭ ne la natura evoluo de la lingvo. Sed la merito de la aŭtoroj restas esti donacintaj al ni tian ne nur laŭenhave sed ankaŭ stile interesan verkon; nia estas la tasko studadi ĝin. 
— W. Smital. Aŭstria Esperantisto n.47 (okt 1928)

Referencoj

redakti
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4162, paĝo 368

Eksteraj ligiloj

redakti