Akcizo estas imposto, kiun oni devas pagi pri manĝaĵoj, trinkaĵoj aŭ materialoj, kiam ili eniras en urbon aŭ eliras el la fabriko aŭ deponejo. Dum la aldonvalora imposto (AVI) bazitas sur la valoro de la produkto, la akcizo bazatas sur ties volumeno aŭ kvanto; ekzemple pri alkoholo la akcizo estas pagata laŭ la kvanto de hektolitroj, pri elektro pagata laŭ la nombro de megavathoroj.

Akcizoj ofte uziĝis por fortimigi iujn agojn, kiel fumadon (tabako), vetludon kaj emisiojn de forcejaj gasoj. Ankaŭ estas aliaj opcioj preventi eksterajn efikojn.

Vidu ankaŭ redakti