Akebono Taro
AKEBONO Taro naskiĝis la 8-an de majo 1969 en la usona Havajo kaj lia nomo tiam estis Chad George ROWAN. Li iris en Japanion por iĝi sumoa luktisto en la teamo (japane heya) Azumazeki de la ekssumoisto Takamiyama, kiu mem estis de havaja deveno. AKEBONO estas la unua fremdlandano kiu iĝis jokozuno, kaj li gajnis dekunu konkursojn (japane basho). Li edziĝis kun japanino kaj prenis la japanan civitanecon kun nova nomo de AKEBONO Taro. Li emeritiĝis kiel sumoisto en januaro 2001.
Akebono Taro | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Chad Rowan |
Naskiĝo | 8-an de majo 1969 (53-jara) en Waimānalo |
Ŝtataneco | Usono • Japanio |
Alma mater | Henry J. Kaiser High School • Havaja Pacifika Universitato |
Okupo | |
Okupo | rikishi • spektakla luktisto • piedbatoboksisto • miksbatalartisto • blogisto |