Akkitham Achuthan Namboothiri

AKKITHAM Achuthan Namboothiri [AKKIdam aĉuutan namBUUdiri; malajalame അക്കിത്തം അച്യുതൻ നമ്പൂതിരി (La 18-an de marto 1926, en Brita Hindio – la 15-an de oktobro 2020, en Thrissur, Keralo, Barato), konata kiel Akkitham, estis barata poeto, dramisto, kaj eseisto kiu verkis en la malajala. Li famis pro sia simpla kaj lucida stilo en kiu li esploris la temojn de amo kaj kompato. Inter la pluraj premioj belartaj kiujn oni atribuis al li, estis ankaŭ la premio Gjanpith en 2019. La juĝkomisiono nomis lin, "poeto de rara honesteco, kreinto de pluraj verkoj, ĉiuj konsiderataj klasikaĵoj... [Lia poezio] montras nesondeblan kompaton, stampojn de barataj filozofiaj kaj moralaj valoroj, kaj ponton inter la tradicio kaj la moderneco, [la poezio] profunde eniras homajn emociojn en rapide ŝanĝiĝanta socia spaco".[1]

Akkitham Achuthan Namboothiri
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1926 (1926-03-18)
en Kumaranellur
Morto 15-an de oktobro 2020 (2020-10-15) (94-jaraĝa)
en Trissur
Lingvoj malajala vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Alia nomo Akkitham vd
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inter liaj pli ol 50 verkoj la plej konataj estas jenaj: La versrakontoj La epopeo de la 20-a jarcento (Irupatham Noottandinte Ithihasam, 1952), La vizio de Bali (Balidarsanam, 1970), kaj la poemaro La sankta momento (Nimishakshetram, 1972). Li ankaŭ tradukis en la malajalan la Bagavata-Puranon (2002).[2]

Lerneje li studis sanskriton, astrologion kaj muzikon. Li ne bakalaŭriĝis. Li laboris kiel redaktoro en diversaj revuoj. En 1956, li aliĝis al la ŝtata radiostacio All India Radio.

Referencoj redakti

  1. Gjanpith gazetara komuniko (en la angla), la 29-an de novembro 2019, "La 55-a Premio Gjanpith al Akkitham, eminenta barata poeto kiu verkas en la malajala".
  2. "Listo de libroj de Akkitham" (latinalfabetigaj titoloj kun anglaj tradukaĵoj).