Akonitino
kemia kombinaĵo
Akonitino estas forte venena alkaloido ekstraktebla el la planto akonito. Ĝi estas neŭrotoksino kiu malfermas TTX-sensan Na+ tunelojn en la koro kaj aliaj organoj.
Akonitino havas la kemian formulon C34H47NO11, kaj ĝi estas solvebla en kloroformo aŭ benzeno, malpli en alkoholo aŭ etero, kaj ne solviĝas en akvo. ĝi havas la LD50 en muso (travejne) je 0.12 mg/kg kaj ĉe ratoj (trabuŝe) je 5.97 mg/kg.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.somednat.org/article.php3?id_article=49 Arkivigite je 2006-02-28 per la retarkivo Wayback Machine