Akordo De Gasperi-Gruber

La akordo De Gasperi-Gruber (germane: De Gasperi Gruber Abkommen , itale: accordo De Gasperi-Gruber ), nomata ankaŭ akordo de Parizo estis konkludita la 5-an de septembro 1946 inter Aŭstrio kaj Italio. La traktato garantias protektadon de la aŭtoĥtona, germane kaj ladine parolanta loĝantaro en la regiono Trentino-Sudtirolo. La akordo havas sian nomon de la itala ĉefministro Alcide De Gasperi kaj de la aŭstra ministro pri eksteraj aferoj Karl Gruber, kiuj subskribis la akordon kadre de la pactraktato de Parizo.

Literaturo redakti

  • germane Rolf Steininger: Autonomie oder Selbstbestimmung? Die Südtirolfrage 1945/46 und das Gruber-De Gasperi-Abkommen. Studienverlag, Innsbruck u. a. 2008, ISBN 978-3-7065-4332-3 (Innsbrucker Forschungen zur Zeitgeschichte 2).

Eksteraj ligiloj redakti