Akrao
Akrao aŭ Akro[1] estas ĉefurbo kaj plej granda urbo, kiel milionurbo de Ganao. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 2 388 000 loĝantoj. Akrao estas la administra kaj ekonomia centro de la lando. Oni produktas en la urbo nutraĵojn, (tavollignon), teksaĵojn kaj kemiaĵojn.
Akrao | |
angle Accra | |
urbo | |
|
|
Oficiala nomo: Accra | |
Lando | Ganao |
---|---|
Provinco | Granda Akrao |
Distrikto | Metropola Akrao |
Konstruaĵo | Templo de Akrao |
Oceano | Atlantiko |
Situo | Akrao |
- alteco | 61 m s. m. |
- koordinatoj | 05° 33′ 00″ N 00° 12′ 00″ U / 5.55000 °N, 0.20000 °U (mapo) |
Areo | 173,0 km² (17 300 ha) |
Loĝantaro | 1 658 937 (2000) |
Denseco | 9 589,23 loĝ./km² |
Fondo | 16-a jarcento |
Urbestro | Mohammed Adjei Sowah (ekde 24-a de marto 2017) |
Horzono | GMT (UTC+0) |
Telefona antaŭkodo | 21 |
Situo enkadre de Ganao
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Accra | |
Retpaĝo: www.ama.ghanadistricts.gov.gh | |
Historio
redaktiLa loko de la hodiaŭa Akrao evoluis el fuorto brita kaj nederlanda, kiu estis konstruita en la 17-a jarcento. En 1877 estis translokita la tiama ĉefurbo de la iama brita kolonio "Ora Marbordo" de Cape Coast al Akrao. Post kiam oni elkonstruis fervojan kontakton al Akrao kaj ekfunkciis minejoj, ekkultivis la ĉirkaŭajn agrojn, Akrao evoluis rapide al ekonomia centro de Ganao.
Vidindaĵoj
redaktiEn Akrao troviĝas Nacia Muzeo, la ganaa Akademio de Artoj kaj Sciencoj, Universitato de Ganao. Menciinda estas la kastelo de Christiansborg, kiun konstruis danoj en la 17-a jarcento.
Klimato
redaktiAkrao situas en zono de tropika savana klimato, kie la averaĝa temperaturo estas 25 °C. Oni mezuris ekstremajn temperaturojn 15 kaj 35 °C. Jare pluvas po 725 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed en majo kaj junio pli.