Akropolo (Ateno)

antikva citadelo en Ateno, Grekio
Ĉi tiu artikolo temas pri la plej fama akropolo. Por difino rigardu la paĝon Akropolo.

Akropolo de Ateno (antikve-greke Ἀκρόπολις[1]; greke Ακρόπολη Αθηνών) estas malnova citadelo, kiu estas verŝajne la plej konata akropolo en la mondo. Akropolo estis konstruita en antikvo, precipe inter la 13-a kaj 5-a jarcentoj a.K. kaj estis dum longa tempo politika, religia kaj kultura centro de la antikva Grekio. Monumenta konstruaĵo situis sur ĥarakteriza roka monteto kaj kune kun sia ĉeftemplo Partenono ĝi ĝis nun kreas la ĉefan dominanton de la urbo. Pro sia eksterordinara historia valoro ĝi estis en la jaro 1987 listigita en Mondan heredaĵon de Unesko[2].

Akropolo
akropolo • Ancient Greek archaeological site • vidindaĵo • reconstructed structure [+]

LandoGrekio

Koordinatoj37° 58′ 18″ N, 23° 43′ 34″ O (mapo)37.97166666666723.726111111111Koordinatoj: 37° 58′ 18″ N, 23° 43′ 34″ O (mapo)
Areo0,03 km² (3,04 ha) [+]

Akropolo (Ateno) (Grekio)
Akropolo (Ateno) (Grekio)
DEC

Map
Akropolo
Vikimedia Komunejo:  Acropolis of Athens [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando  Grekio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Fonto 404
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 37° 58′ 18″ N, 23° 43′ 36″ O (mapo)37.97152777777823.726527777778Koordinatoj: 37° 58′ 18″ N, 23° 43′ 36″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1987  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Historio redakti

 
Akropolo de nordokcedonto
 
Partenono

Sur atentokapta monteto verŝajne staris jam en la duono de 2-a jarmilo a.K. mikena burgo (megarono) kun sidejo de la reĝo kaj temploj kaj ĉirkaŭ la roksupro ekestis masiva murego 750 m longa kaj diversloke eĉ 10 m alta. En la duono de la 6-a jarcento a.K. ĉi tie ekestis templo de la diino Atena kaj fine de la sama jarcento t.n. Malnova templo (Archaios naos). Post venko en Batalo de Maratono (j. 490 a.K.) estis la supra plataĵo ebenigita per 8 mil dutunaj kalkŝtonaj blokoj el Pireo kaj sur ĝi konstruita t.n. Pli malnova Partenono. Kiam la urbon konkeris kaj dezertigis Persoj en la jaro 480 a.K., la templojn elbruligis kaj detruis. Ruinoj de la malnovaj konstruaĵoj estis deponitaj en profundajn kavojn sur norda flanko de Akropolo, kie nun estas la plej grava arĥeologia trovejo.

Post Persaj militoj Akropolo jam servis nur por religiaj celoj, sed en Partenono estis ankaŭ la urba trezorejo. La ĉefaj konstruaĵoj de nuna Akropolo - Partenono, Ereĥteiono, Propileo kaj pluaj ekestis en tempo de Periklo (460-430 a.K.) sub gvidado de skulptisto Fidio kaj arĥitektoj Iktinos kaj Kallikratos[3]. Ĝis la jaro 432 a.K. estis konstruita ankaŭ la okcidenta pordego kun kolonaro (Propileo), nelonge post tio Templo de Atena Nike, Braureiono kaj vico da aliaj konstruaĵoj, post kiuj restis nur spuroj[4][5].

En la romia tempo ekestis vico da pliaj konstruaĵoj sur piedo de Akropolo kaj sur Agoro. En bizanca tempo estis Partenono rekonstruita en bazilikon konsekritan al Virgulino Maria kaj Akropolo servis ankaŭ kiel citadelo. De la krucmilitoj (de la jaro 1208) loĝis en Propileo atena duko. Post konkero de Ateno fare de Turkoj en la jaro 1456 estis Partenono aliformita en moskeon kun alkonstruita mosketuro, en propilea palaco loĝis urba gubernatoro kaj Ereĥteiono estis uzata kiel haremo. Grandajn damaĝojn suferis Akropolo fine de la 17-a jarcento, kiam ĉielfajro bruligis deponejon de pulvo en Partenono, kaj en la jaro 1687 ĉi tiu deponejo eksplodis pro alpafado de venecianoj. Ruinigon kompletigis brita ambasadoro en Konstantinopolo lordo Elgin, kiu post la jaro 1801 plejparton da senmankaj reliefoj transportigis en Londonon.

Baldaŭ post ekesto de la memstara Grekio estis Akropolo proklamita rezervejo kaj ĉiuj mezepokaj kaj novepokaj konstruoj kaj rekonstruoj estis forigitaj. Sed ĉe rekonstruoj oni faris vicon da eraroj, do nur de la jaro 1980 oni realigas akuratan rekonstruon de la tuta Akropolo. Riparo de la Eriĥteiono estas finita, riparo de Propileo estas en ferma stadio, dum riparoj de Partenono daŭros ankoraŭ vicon da jaroj. En la jaro 2009 estis sude de Akropolo malfermita nova arĥeologia muzeo, kie estas konservitaj trovaĵoj el Akropolo kaj ĉirkaŭo, aparte multaj arĥaikaj skulptaĵoj el la antaŭperikla tempo, ceramikaĵoj kaj en la supra etaĝo fidela modelo de tuta kornico de Partenono, inkluzive de la zono de famaj Fidiaj metopoj. Sed grandparte tio kompreneblde estas nur verŝkopiaĵoj de originoj konservitaj en Brita Muzeo en Londono.

Priskribo redakti

 
Antikva Akropolo
(Klarigo de la numeroj estas en teksto)

Akropolo estas okulfrapa roko en la centro de Ateno kun areaĵo proksimume 3 ha, kies plata supro estas en altitudo 150 m s.m. La origina roko estis ĉirkaŭbarita per masiva murego el grandaj priskulptitaj kvadroŝtonoj kaj la supro estis preskaŭ ebenigita. La ĉefa enirejo en Akropolon gvidas el okcidento per ŝtuparo en Propileon (5), fragmenta enirdomo kun kolonoj kaj kvin pordegoj. Ĉe la suda rando de la plataĵo estas antaŭ ĉio templo de Atena, do Partenono (1), en la sudokcidenta angulo estas restaĵoj de la Templo de Atena Nike (6), Eleŭsiniono (7), sanktejo de Artemiso Braŭrionio (8) kaj Ĥalkotekoj (9). Ĉe la norda rando de la plataĵo staras la dua plej granda templo Ereĥteiono (3) kaj restoj de ceteraj konstruaĵoj: Pandroseiono (10), Areforiono (11), altaro de Atena (12) kaj sanktejo de Dio Polieo (13). Inter Parthenono kaj Ereĥteiono iam staris la Malnova templo (2) kaj en sudorienta angulo de la plataĵo Pandiono (14).

El konstruaĵoj apud la suda akropola montpiedo oni devas mencii pri bone konservita Odeono de Herodes Attikus (15), kolonaro de Eŭmeneo (16), restaĵoj de Asklepia sanktejo (17), teatro de Dionisio Eleŭtero (18) kaj Odeono de Periklo (19). Ĉe la nordokcidenta montpiedo estas malnova agoro, kie oni per Panatenaja vojo preter Areopago ascendis en Akropolon.

La Akropolo kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Akropolon:

Ili spirfluge venas super multhoman Atenon,
kie la Partenono en Akropolo sublimas
kun di-statuoj flankaj kaj la frontonoj aludaj.
Jen Atenea Templo, jen Dioniza Teatro,
sur roko elĉizita, l'Erektejono voluta
kun nobla kolonaro de l'Kariatida Portiko.
Muregoj, monumentaj pordoj, triumfaj arkaĵoj
kaj temploj ĉirkaŭstaras la Telesterjon unikan.[6]

Referencoj redakti

  1. Thucydides 2.15.3: "ἡ Ἀκρόπολις ἡ νῦν οὖσα πόλις ῆν". greke
  2. Acropolis proclaimed top European Cultural Heritage Monument. News.xinhuanet.com (2007-03-27). Alirita 2010-12-23.
  3. Nicholas Reeves and Dyfri Williams, "The Parthenon in Ruins" Arkivigite je 2009-08-06 per la retarkivo Wayback Machine, British Museum Magazine 57 (spring/summer 2007), pp. 36-38. Retrieved 2 December 2012.
  4. Hurwit 2000, p. 87
  5. "History" Arkivigite je 2007-04-29 per la retarkivo Wayback Machine, Odysseus. Retrieved 2 December 2012.
  6. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.