Aktinopterigoj
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua Silurio – Nun | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Subklasoj
| ||||||||||||||
Ĥondrosteoj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aktinopterigoj (Actinopterygii) estas grandega grupo de ostaj fiŝoj, kaj unu el la plej grandaj grupoj el la vertebruloj kun pli ol 27 mil da specioj. La plejmulto de la fiŝoj estas aktinopteriga, dum la dua klaso de ostaj fiŝoj estas sarkopterigoj. La superklaso fiŝoj inkludas krom la ostaj fiŝoj la kartilagajn fiŝojn.

La nomo de la grupo devenas de la grekaj vortoj aktis (radio) kaj pterygion (flugileto), signifante ke tiuj fiŝoj havas naĝilojn similajn al etaj flugiloj kaj subtenatajn per ostecaj, malmolaj kaj radiaj strioj,
Aliaj tratoj de tiuj fiŝoj estas komunaj kun sarkopterigoj (ekzemple: brankoj kun operkuloj, skeleto ne nur kartilaga ktp).
SubklasojRedakti
La Aktinopterigoj enhavas tri subklasojn, la Ĥondrosteojn, la Holosteojn kaj la Teleosteojn. (Foje, la sciencistoj mencias nur du subklasojn, unuigante Olosteojn kaj Teleosteojn en Neopterigiojn.) Pli ol 90% el la konataj specoj de nuntempaj fiŝoj apartenas al Teleosteoj.
Ordoj, familioj kaj genrojRedakti
ĤondrosteojRedakti
Tiu grupo estis la ĉefa grupo de fiŝoj de la Karbonio ĝis la Triaso, sed hodiaŭ enhavas nur malpli ol 10 genroj kaj ĉirkaŭ 50 specojn, vivantajn en riveroj kaj lagoj, ne en la maro.
- Acipenseroformaj (Acipenseroformes)
- Acipenseredoj (Acipenseridae)
- Acipensero aŭ sturgo (Acipenser) kaj aliaj genroj
- Poliodontedoj (Polyodontidae)
- Poliodono aŭ padelfiŝo (Polyodon)
- Elefanta fiŝo (Psephurus)
- Acipenseredoj (Acipenseridae)
- Polipteroformaj (Polypteroformes)
- Polipteredoj (Polypteridae)
- Erpetoiĥto (Erpetoichtys)
- Poliptero (Polypterus)
- Polipteredoj (Polypteridae)
HolosteojRedakti
(sub Neopterigioj por multaj sciencistoj)
Tiu grupo enhavas sume nur 3 genrojn.
- Amiiformaj (Amiiformes)
- Semionotiformaj (Semionotiformes)
- Lepisosteedoj (Lepisosteidae)
- Atraktosteo (Atractosteus)
- Lepisosteo (Lepisosteus)
- Lepisosteedoj (Lepisosteidae)
TeleosteojRedakti
(sub Neopterigioj por multaj sciencistoj)
AVERTO. Nur malmultaj familioj estas menciataj sube; kaj nur kelke da ĝenroj kiel ekzemploj de la anoj de ĉiu familio.
- Superordo Protacanthopterygii
- ordo Ezokoformaj Esociformes
- ordo Salmoformaj
- Engrauledoj
- Sebastedoj
- Belonoformaj
- Miktoformaj - Myctophiformes
- Triĥiuredoj (Trichiuridae)
- Nigra sabrofiŝo (Aphanopus carbo)
- Triĥiuredoj (Trichiuridae)
|