Laŭ lingva tipologio, akuzativa lingvo estas lingvo en kiu la objekto de transitiva verbo estas distingata kontraŭ la subjekto de kaj transitivaj kaj netransitivaj verboj. (Komparu kun ergativaj lingvoj)

Se la lingvo havas morfologiajn kazojn, la objekto havas kazon nomatan la "akuzativo", kaj la subjekto havas alian kazon nomatan la "nominativa". Se lingvo havas nenian kazon, ĝi povas uzi vortordon (ekzemple, la subjekto situas antaŭ la verbo kaj la objekto poste, kiel en la angla).

Ekzemploj redakti

La ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj kun la plejparto de la aliaj lingvoj de la mondo, inkluzive Esperanto, estas akuzativaj. La angla, la nederlanda kaj la latinidaj lingvoj ne plu havas kazdistingojn krom en pronomoj, do ili uzas nur vortordon por distingi inter subjekto kaj objekto. La germana tamen konservas kazdistingojn, plej videble en la artikoloj.

Konsideru la germanaj frazoj:

Der Mann kam. "La homo venis."
Der Mann sah den Jungen. "La homo vidis la knabon."

Ambaŭ der kaj den signifas "la". La formo de la artikolo ŝanĝiĝas laŭ kaj la genro kaj la pluraleco de la nomo al kiu ĝi apudiĝas, kaj ankaŭ laŭ la kazo (akuzativo aŭ dativo) ke transitiva verbo uzas por siaj objektoj.

La subjekto de la frazo, Mann, estas en la nominativo. Der estas la nominativa singulara virgenra artikolo.

En la dua ekzempla frazo, la verbo sah (kiel la plejparto de germanaj transitivaj verboj) uzas la akuzativon por sian objekton. Tial, la artikolo ŝanĝiĝas al den, por virgenra singulara vorto (Jungen) en la akuzativo.

La Anglosaksa lingvo havis similan kazosistemon kiel la germana, kiu dum la jarcentoj malaperis.

Vidu ankaŭ redakti