Akva fluanto estas en hidrologio kolektiva esprimo por ĉiu surface fluantaj akvoj, do, fluantaj akvoj en la interno de la lando. Temas pri malfermaj akvoj.

la Misisipo (rivero) en Minneapolis, Usono

Akvofosaĵo povas esti aŭ fluanta akvo aŭ nefluanta, do kuŝanta akvo.

Fluantaj akvoj fluas laŭ la gravito ĝis la enfluejo en lago, pli granda rivero aŭ maro. Tre maloftaj estas fluantaj akvoj, kiuj ekestis pro la forfluo de troa akvo de lagoj kaj marĉoj aŭ de degelakvo de glaĉeroj. La tiel estiĝintaj fluantaj akvoj havas propran karakteron rilate akva kemio, fludinamiko ksj vivakomunumo.[1]. La areo el kiu fluanta akvo ricevas siajn alfluantajn akvojn estas sia akvokolekta baseno.

Divido laŭ grandeco redakti

Oni povas distingi fluantajn akvojn laŭ ilia kvanto de akvo:

  • "burno": mallarĝa, malprofunda akvofluo, ankoraŭ ne en NPIV
  • „rojo“ laŭ NPIV: mallarĝa kaj malprofunda rivereto
  • „ rivereto“ laŭ NPIV: malabunda aŭ mallonga rivero
  • „ rivero“ laŭ NPIV:natura abunda akvomaso fluanta ordinare al maro,öago, marĉo aŭ alia rivero
  • „riverego“

Portempaj fluantaj akvejoj redakti

Pli malgrandaj, sed ankaŭ iom grandaj fluantaj akvoj povas esti dum certa tempo de la jaro sen akvo, ili estas sekaj tiam. En karstaj regionoj relative oftas ke akvejo malaperas kaj plufluas subgrunde tion oni nomas „rivermalapero“ aŭ ponoro.

Portempaj fluantaj akvoj povas havi nur dum certa tempo de la jaro akvon (eventuale regule dum sekaj someroj) aŭ nur post nur „epizode“ (ekzemple post granda pluvo, kiel la uedoj aŭ dum neĝdegelo).[2]

Riverlagoj redakti

Estas rivero kiu estas pli larĝa, kiel la cetero de la rivero, aŭ lago tra kiu fluas riveron.[3]

Referencoj redakti

  1. Wilfried Schönborn, Ute Risse-Buhl: Lehrbuch der Limnologie. Schweizerbarth Verlag, Stuttgart 2. Auflage 2013. ISBN 978-3-510-65275-4
  2. Natur- und Umweltschutzakademie Nordrhein-Westfalen (Herausgeber) (2000): Gewässer ohne Wasser? Ökologie, Bewertung, Management temporärer Gewässer. (= NUA Seminarbericht Band 5) – Recklinghausen (Bitter Druck), 166 S.
  3. Jürgen Mathes, Gudrun Plambeck, Jochen Schaumburg: Das Typisierungssystem für stehende Gewässer in Deutschland mit Wasserflächen ab 0,5 km² zur Umsetzung der Wasserrahmenrichtlinie. In: Rainer Denecke & Brigitte Nixdorf (Hrsg.): Implementierung der EU-Wasserrahmenrichtlinie in Deutschland: Ausgewählte Bewertungsmethoden und Defizite. Brandenburgische Technische Hochschule Cottbus, Aktuelle Reihe 5/2002. ISSN 1434 6834

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti