Akvatinta gravuraĵo

arta tekniko
(Alidirektita el Akvatinto)

La akvatintaj gravuraĵoj aŭ simple akvatintoj aperis en la 18-a jarcento, pro la klopodo fare de artistoj por rekrei en la gravuraĵoj la efikon de akvareloj kaj de desegnoj je akvo. Inter la artistoj kiuj praktikis tiun teknikon de pentrarto, estas la hispana Goya, kaj ĝia inventisto estis la franca Jean-Baptiste Le Prince. Ĝi estas procezo simila al akvaforto.

La kamparanino, akvatinto de Jean-Baptiste Le Prince.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Procedo de gravurado per acidoj imitante tuĉon.[1]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 5.