Akvedukto estas kondukilo destinita transporti akvon. En la romia imperio ĉiu granda urbo havis akveduktojn. Romo havis 11, el kiuj la plej longa el ili estis la Aqua Marcia, kiu longis 91 km, el kio 80 km estis subtere, 0,8 km surtere, kaj 10,4 km estis sur pontoj.

Akvedukto de Segovio

Romia Imperio redakti

Imponaj ankoraŭ nun estas la akveduktoj Anio Novus kaj Claudia en Romo je la Porta Maggiore, unu super la alia. Estas interesa ekskurso, sekvi tiujn akveduktojn ĝis la "campagna" ekster la urbo.

Aliaj akveduktoj:

En la urboj la akvo estis distribuita per tuboj. Materialo de la tuboj estis argilo aŭ plumbo.

En Pompeji oni povas vidi la sistemon de plumbaj tuboj. La akvo estis kondukita al ĉirkaŭ 40 publikaj fontanoj, banejoj kaj necesejoj, krome al la domoj de privilegitaj privatuloj.

Modernaj redakti

Tekniko redakti

Laŭ Francisko Azorín akvedukto estas Konstruaĵo por konduki nivele akvon tra valo; la termino devenas el latina aquaeoductus (akvo, konduko).[1]

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 9.

Vidu ankaŭ redakti