Oregona mahonio

specio el la familio de berberidacoj
(Alidirektita el Akvifolia berberiso)

La oregona mahonio, aŭ akvifolia berberiso[1] (latine Berberis aquifolium[2], antaŭe Mahonia aquifolium[3]), estas specio el la familio de berberidacoj. Ĝi estas ĉiamverda arbusto parenca al berberiso (Berberis). Iuj aŭtoroj metas Mahonia en la berberisan genron. La planto similas Rampantan mahonion (M. repens) kaj Nanan mahonion (M. nervosa).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oregona mahonio
akvifolia berberiso (Berberis aquifolium)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: ranunkolaloj Ranunculales
Familio: berberisacoj Berberidaceae
Genro: berberiso Berberis
Specio: akvifolia berberiso Berberis aquifolium
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Tiu nearktisa planto altas 1–5 metrojn. Ĝiaj ledecaj folioj similas tiujn de ilekso, kaj la tigoj kaj branĉetoj havas dikigitan, korkecan aspekton. La floroj, kiuj estiĝas malfru-printempe, estas flavaj.

Oregona mahonio estas uzata en ĝardenoj kaj natur-pejzaĝofarado kiel ankaŭ berberiso, kiel planto taŭga por malmult-prizorgendaj plantejoj kaj maldensaj heĝoj. La specio kontraŭstaras someran sekecon, toleras malriĉajn grundojn, kaj ne produktas tro da folia litiero [4]. Ĝiaj beroj allogas birdojn.

Disvastiĝo redakti

Mahonia aquifolium estas indiĝena planto je la okcident-nordamerika marbordo ekde Brita Kolumbio ĝis norda Kalifornio, troviĝanta en la suba etaĝo [5] de Menzies-pseŭdocugaroj kaj en arbustaroj. Ĝi estas la subŝtata floro de Oregono.

En iuj areoj ekster ĝia hejma arealo, la Oregona mahonio estas konsiderata kiel invadan specion kiu povas anstataŭi la indiĝenan vegetaĵaron [6].

Medicina uzado redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Medicina uzado redakti