Akvofalo Tomanovský

Akvofalo Tomanovský (slovake: Tomanovský vodopád ) estas akvofalo en Tomanovská Valo (slovake: Tomanovská dolina ), kiu estas flanka valo de Tichá dolina (esperante: Silenta valo) en montaro Okcidentaj Tatroj en distrikto Poprad en Slovakio. Ĉi valo troviĝas proksime de slovak pola limo sub la ĉefa tatra montoĉeno sub la montoj Červené vrchy. Sur la teritorio de valo troviĝas nacia natura rezervejo. Tuta teritorio apartenas al urbo Vysoké Tatry kaj troviĝas sur la teritorio de Nacia parko Vysoké Tatry, kiu estas la plej malnova nacia parko en Slovakio. La akvofalon kreas Tomanovský torento (slovake: Tomanovský potok), kiu apartenas al riverbaseno de Váh kaj estas en la alteco 1270 m.s.m. La torento fluas tra 3 km longa valo kaj kreas akvofalon en suba parto de valo. Deveno de akvofalo estas tektonika, kiu estas subtenata per selektiva erozio. Rokaĵo en kiu estis kreita akvofalo estas ardezo kaj aliaj rokaĵoj.

Akvofalo Tomanovský
Lando Slovakio
Rivero Tomanovský torento
Montaro Altaj Tatroj
Parto de lando Norda Slovakio, Distrikto Poprad
Alteco 6 m
Alto super la marnivelo 1 270 m
Geografia situo 49° 13′ 0″ N, 19° 56′ 0″ O (mapo)49.21666666666719.933333333333Koordinatoj: 49° 13′ 0″ N, 19° 56′ 0″ O (mapo)
Akvofalo Tomanovský (Slovakio)
Akvofalo Tomanovský (Slovakio)
DEC
Akvofalo Tomanovský
Akvofalo Tomanovský
Situo de Akvofalo Tomanovský
Map
Tomanovský
Larĝeco 1 m
Speciala protektado Nacia naturrezervejo Tichá dolina
Aparteno al proktekita areo Nacia parko Vysoké Tatry
Akvofaloj en Slovakio
vdr

Aliro redakti

Nuntempe akvofalo estas rekte alirebla per ruĝmarkita turistapiedvojo de Silenta valo al Tomanovské selo. Aliro en Silenta valo estas per flavmarkita piedvojo de Podbanské al Suché sedlo sur slovak-pola limo.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto de informoj kaj bildo de akvofalo redakti