Malfermi la ĉefan menuon

Baraĵlago (aŭ diglago respektive simple rezervujo) estas lago malantaŭ kutime arte farita akvobaraĵo en valo. Baraĵlagoj servas unuflanke por gajni elektran energion per turbinoj kaj aliflanke por akvigi terenojn por agrikulturo. Ankaŭ ekzistas baraĵlagoj por bredado de fiŝoj.

Ekzistas naturaj baraĵlagoj, kiuj estiĝis malantaŭ la rokeroj de falintaj montoj aŭ morenoj de retiriĝintaj glaĉeroj.

ĜeneralaĵojRedakti

Baraĵlago, ĉu artefarita ĉu natura, baras akvofluojn kaj malhelpas ties plufluon, ĝis la ujo malantaŭ la baraĵo plenas kaj superfluas respektive oni ellasas la akvon ekzemple por produkti energion aŭ akvumi kampojn.

La plej grandaj baraĵlagojRedakti

 
Transfalo de akvo el Oravia akvobaraĵo trans akvobaraĵa murego dum alta akva surfaco post abruptaj pluvoj en 2010

La plej granda baraĵlago de la mondo estas la natura baraĵlago de la Viktoria-lago, kiu baras la Nilon en centra Afriko. La plej granda arte farita baraĵlago estas la Voltao-Lago en Ganao. La plej granda eŭropa baraĵlago estas la Kujbiŝeva Rezervujo, kiu baras la Volgon en Rusio. La plej granda akvoenergia baraĵo estas la Baraĵo Tri Gorĝoj por kies lago oni devis translokigi tutajn urbojn.

Konsekvenco por la medioRedakti

Dum baraĵlagoj alportas grandan utilon al la homaro per livero de energio kaj akvo por akvumado de kampoj, la baraĵlagoj ankaŭ havas grandajn efikoj al la medio. Tiuj efikoj parte estas pozitivaj, ĉar lagoj kreas bonan etoson por turismo kaj vivospacon por fiŝoj, birdoj kaj aliaj bestoj, sed parte estas negativaj ĉar la baraĵoj ankaŭ blokas la vojon por migrantaj fiŝoj kaj minacas ties vivosferon, krom la inundo de iamajn fruktodonajn ĉeriverajn kultivejojn. La altiĝanta akvonivelo malantaŭ baraĵoj povas dronigi kompletajn vilaĝojn kaj urbojn kaj devigas la homojn translokiĝi; foje eĉ inundas arkeologiajn kuŝejojn oftaj ĉe riveroj. Tiel en Svislando ekzemple la vilaĝeto Göschenen-Alpopaŝtejo malaperis en la Lago de Göschenen-Alpopaŝtejo.

KatastrofojRedakti

La plej terura katastrofo imagebla en rilato kun baraĵlago estas la rompo de la baraĵo ekzemple pro tertremo (Sheffield-Baraĵo, kiu rompiĝis la 29-an de junio 1925 pro tertremo)[1], kio povas kaŭzi la inundon de tutaj valoj. Inundojn povas okazigi en montaroj ankaŭ la falo de rokoj aŭ glaĉeroj en baraĵlagojn. Tia katastrofo okazis la 30-an de aŭgusto 1965 en Svislando, kiam grandaj glaciamasoj de la Allalin-Glaĉero falis en la baraĵlagon de Mattmark.

EkzemplojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Artikolo pri digorompiĝo en la germana vikipedio

Eksteraj ligilojRedakti