Akvorezervejo de Buendía

La Akvorezervejo de Buendía estas akvorezervejo de Hispanio situa inter la provinco Kvenko kaj la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi situas sur la fluejo de la rivero Guadiela, alfluanto de la rivero Taĵo, sed ĝi ricevas akvon ankaŭ el la riveroj Meridanchel, Garibay, Guadamejud, Mayor kaj Garigay, krom el aliaj malgravaj rojoj.

Akvorezervejo de Buendía
Embalse de Buendía.jpg

LandoHispanio
Koordinatoj40° 24′ 0″ N, 2° 46′ 56″ U (mapo)40.4-2.78222222Koordinatoj: 40° 24′ 0″ N, 2° 46′ 56″ U (mapo)


Map
Akvorezervejo de Buendía
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Buendía reservoir [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Baraĵo de Buendía.

La baraĵo, situanta proksime de la samnoma urbeto, estis inaŭgurita en 1958. Ĝi havas alton de 78,10 m kaj kapaciton de 1.638 hm³ en areo de 8.194 ha. Ties akvo estas en la teritorioj de Buendía, Alcocer, Alcohujate, Villalba del Rey, Las Gaviotas kaj Los Cabezos, krom la romiaj ruinoj de Erkavika situantaj en Cañaveruelas, kaj la nun subakvaj Santa María de Poyos kaj Los Baños de La Isabela.

Ĝi formas parton, kun la akvorezervejoj de Entrepeñas, Bolarque, Zorita, kaj Almoguera, de la tiel nomita "Mar de Castilla" (Kastilia Maro). Kun la Akvorezervejo de Entrepeñas ĝi havigas akvon al la polemikiga (en Kastilio-Manĉo) Transkanalo Taĵo-Segura. Panoramo de la akvorezervejo de Buendía.