Akvorezervejo de Entrepeñas

Entrepeñas (Inter Rokoj) estas akvorezervejo situanta en la komarko Alkario de la Provinco Gvadalaĥaro, en la fluejo de la rivero Taĵo. Ĝi estis inaŭgurita en 1956.

Akvorezervejo de Entrepeñas
baraĵlago
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Krom la rivero Taĵo, ĝi ricevas akvon devenantan el la riveroj Valdetrigo, Barranco Grande, La Solana kaj Ompolveda, inter aliaj. Ties akvobaraĵo situas inter la municipaj teritorioj de Sacedón kaj Auñón ĉe la samnoma setlejo Entrepeñas.

Sur ties bordoj situas la vilaĝoj Alocén, Auñón, Durón, Mantiel, Pareja kaj Sacedón kaj la urbanizaĵoj Las Anclas, Las Brisas, Peñalagos kaj El Paraíso. Kun la akvorezervejoj de Buendía, Bolarque, Zorita, Almoguera kaj Estremera formas la nomitan Mar de Castilla (Maro de Kastilio).

Ĝi okupas areon de 3 213 hektaroj kaj ties totala enhavkapablo estas de 835 hm³.

Kun la Akvorezervejo de Buendía, ĝi havigas akvon al la kanalo Taĵo-Segura.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti