La Wasserbahnhof (eo.: Akvostacidomo) en Mülheim ĉe Ruhr estas elŝipiĝejo de la ekskursoŝiparo Weiße Flotte (Blanka Ŝiparo). La Akvostacidomo situas sur la kluzinsulo de la Ruhr-kluzo Mülheim, sur kiu ankaŭ troviĝas la muzeo Haus Ruhrnatur.

Akvostacidomo kun ŝipo "Heinrich Thöne" fiksita ĉe la kajo
Florhoroĝo kun Akvostacidomo en la fono

La Akvostacidomo estis konstruita en 1927 kiel malgranda trinkhalo por la pasaĝeroj de la ŝiptrafiko sur la Ruhr tuj malsupre de la Ruhr-kluzo. Ekde ĝia konstruado ĝi servas kiel ekveturejo por la ŝipoj de la Blanka Ŝiparo. En la sekvaj jaroj, kiam la nombro de pasaĝeroj daŭre kreskis, ĝi estis plurfoje alikonstruata kaj pligrandigata.

En 1945 la anglaj okupotrupoj rekviziciis kaj uzis ĝin kiel oficirkazino. Post la redono en 1949 ĝi denove transprenis sian kroman taskon kiel restoracio sur la kluzinsulo.

Kiel aparta allogaĵo oni plantis en la jaro 1953 la unuan germanan florhorloĝon antaŭ la Akvostacidomo.

En 1975 brulego kaŭzis konsiderindajn difektojn ĉe kaj en la domo.

La Wasserbahnhof estas ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Literaturo redakti

  • Frank Jochims: Der Wasserbahnhof auf der Schleuseninsel in Mülheim an der Ruhr. In: Zeugen der Stadtgeschichte. Baudenkmäler und historische Orte in Mülheim an der Ruhr. Hrsg. vom Geschichtsverein Mülheim an der Ruhr. Klartext Verlag, Essen 2008, ISBN 978-3-89861-784-0, S. 262-268.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Wasserbahnhof » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3496520 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)