Além Paraíba

municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo

Além Paraíba - nomo kiu signifas "post (rivero) Paraíba" - estas municipo kaj urbo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo, ĉe la pleja sudorienta limo de Minas-Ĝerajso, lime al Rio-de-Ĵanejrio. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Zona da Mata kaj en la mikroregiono Cataguases. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 30 717 loĝantoj[1] sur areo de 511,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 60 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 27 935. La teritorio havas komunan limon kun Chiador, Mar de Espanha, Carmo, Leopoldina, Santo Antônio do Aventureiro, Sapucaia kaj Volta Grande.

Além Paraíba
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Zona da Mata
Mikroregiono Cataguases
Poŝtkodo 36660-000 - 36669-999
Telefonkodo 32
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 30 717  (2022) [+]
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 53′ S, 42° 42′ U (mapo)-21.887777777778-42.703888888889Koordinatoj: 21° 53′ S, 42° 42′ U (mapo) [+]
Alto 140 m
Areo 511,2 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Além Paraíba (Brazilo)
Além Paraíba (Brazilo)
DEC
Além Paraíba
Além Paraíba
Situo de Além Paraíba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Além Paraíba [+]
vdr

La loĝloko estis levita al la rango de municipo en 1883. La subŝtata ĉefurbo Belo Horizonte situas en distanco de 340 km - pli proksimas la urbego Rio-de-Ĵanejro - de ties urborando (iom sude de Duque de Caxias) estas 150 kilometroj nordorienten ĝis Além Paraíba.

Esperanto en Além Paraíba redakti

La Esperanto-movado en Além Paraíba havas sian deirpunkton en 1958, kiam Elio Lopes de Oliveira interesiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin pere radio-elsendo de “Radio Mundial do Rio de Janeiro”, gvidita de Jorge das Neves, kiu uzis metodon de la karmemora profesoro Carlos Torres Pastorino. Fininte la kurson li sukcesis aprobon en la elementa perkoresponda kurso de Brazila Esperanto-Ligo.

La 17-an de januaro 1960, sub la gvido de Elio Lopes de Oliveira kaj kunlaboro de Paulo César Marques Lopes, estis fondita DEPE – Departemento de Propragando kaj Esperantista Studado kiu dum dek-kvar jaroj multe helpis en la disvastigo de Esperanto.

En 1962 la unua grupo kiu partoprenis Esperanto-kurson gviditan de Elio Lopes de Oliveira, estis ekzamenita de kleraj esperantistoj de la urbo Juiz de Fora, profesoro José Passini, Kleber Halfeld kaj Mercedes Rodrigues Braga, sukcesis aprobon la jenaj lernantoj: Antônio Lopes de Oliveira Filho, Ary Cassiano da Silva, Dilma Gomes, Elcio Fernandes de Oliveira, Helio Oliveira da Costa, José Mendes, Luis Fernandes de Oliveira, Maurício Santiago Couto kaj Paulo César Marques Lopes. La diplomiĝa festo okazis ĉe la Jura Fakultato ‘’Vianna Junior’’, de Juiz de Fora; la patrono estis profesoro Augusto Gotardello kaj la oratoro de la klaso Josélia Bicalho Civinelli. Speciala deziresprimo estis prezentita al Izaltino da Silveira Filho kaj Jorge Firmino de Sant`Ana.

En la sekvantaj jaroj Elio Lopes de Oliveira, kaj alia instruisto, daŭre gvidis Esperanto-kurson. La 16-an de novembro 1995, ĉe la salono de Amuza Fervoja Klubo, estis fondita “Além Paraíba Esperanto-Klubo” (APEK) delonga aspiro de la urbaj esperantistoj. En la sama dato enposteniĝis la jena estraro:

Prezidanto: Elio Lopes de Oliveira; vicprezidanto: Luzia Terezinha Abreu Oliveira; 1-a sekretario: Márcia Bergenes C. Alves; 1-a kasisto: Anderson Canedo de Oliveira; 2-a kasisto: Maria Jose R. Cunha; bibliotekisto: Edmea Luz de Oliveira; direktoro pri instruado: Sulamita Castro Luz; direktoro pri disvastigado: Pedro Augusto Rocha.

Inter la esperantaj aktivecoj de APEK meritas specialan mencion esperanta biblioteko kaj esperanta informilo, ĉi tiu lasta, kies unua numero aperis en aŭgusto/septembro 1996, eldoniĝis ĝis decembro 1999; ĝia riĉa kaj varia enhavo plenumis altvaloran taskon en la disvastigo de Esperanto.

 
Rivero Paraíba do Sul
 
Fervojo tra la urbo

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti