Alésia (pariza metrostacio)
metrostacio en Parizo
Alésia [alezja] estas stacio de la Metroo de Parizo, sur linio 4 (Porte de Clignancourt - Mairie de Montrouge), en la 14-a arondismento de Parizo.
Alésia | |||
---|---|---|---|
Stacio Alésia
| |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 14-a | ||
Geografia situo | 48° 49′ 42″ N, 2° 19′ 36″ O (mapo)48.8283985143482.3267456737192Koordinatoj: 48° 49′ 42″ N, 2° 19′ 36″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 3 098 136 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 30-a de oktobro 1909 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 15-05 | ||
Metro-linio | ![]() | ||
StacioRedakti
La stacio situas apud Placo Victor-et-Hélène-Basch, dominita de Preĝejo Saint-Pierre-de-Montrouge.
La nomo de la stacio devenas de Strato d'Alésia, kiu pasas tra tiu placo. Alesia estas gaŭla opidumo loko de decida batalo de Gaŭla Milito kiu oponis Julion Cezaron al gaŭla koalicio gvidita de Arverna Vercingetoriks en 52 a.K..
AlirejojRedakti
La stacio disponas pri 6 alirejoj:
- Placo Victor-et-Hélène-Basch: 1-a ŝtuparo antaŭ n-ro 230, Avenuo du Maine
- Strato du Moulin-Vert: 2-a ŝtuparo antaŭ n-ro 230, Avenuo du Maine
- Avenuo du Maine: ŝtuparo antaŭ n-ro 205, Avenuo du Maine, sur la okcidenta flanko de Preĝejo Saint-Pierre-de-Montrouge
- Preĝejo Saint-Pierre-de-Montrouge: ŝtuparo antaŭ n-ro 82, Avenuo du Général-Leclerc, sur la orienta flanko de Preĝejo Saint-Pierre-de-Montrouge
- Avenuo du Général-Leclerc: rulŝtuparo el la kajo en direkto al Porte d'Orléans antaŭ n-ro 82, Avenuo du Général-Leclerc
- Strato d'Alésia: ŝtuparo antaŭ n-ro 75, Avenuo du Général-Leclerc
InterkonektojRedakti
- RATP 38 62 68 92 Traverse Bièvre Montsouris
- N14 N21 N66
ProksimeRedakti
- Kvartalo Petit-Montrouge
- Placo Michel-Audiard
- Preĝejo Saint-Pierre-de-Montrouge
- Strato d'Alésia
- Avenuo du Général-Leclerc
BildgalerioRedakti
MP 59 eniras la stacion