Basasiri (m. 1059) estis turka sklavo kiu plialtiĝis ĝis iĝi generalo en Irako, kaj estris ribelon kontraŭ la Selĝukoj.[1]

Al-Basasiri
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 989 (0989-11-30)
Morto 15-an de januaro 1060 (1060-01-15) (70-jaraĝa)
Mortokialo mortis en batalo
Ŝtataneco Abasida Kaliflando
Okupo
Okupo militisto
vdr

Basasiri estis favorito de la emiro de Bujidoj nome al-Malik al-Rahim. Kiam la Bujidoj estis elpelitaj el Irako fare de la Selĝukoj en 1055, Basasiri ekribelis kontraŭ ties aŭtoritato. La lukto pluis dum kelkaj jaroj sen klara finvenkanto. Basasiri finfine turniĝis al Fatimidoj por helpo. Ili havigis la necesan helpoj kaj nomumis lin kiel Fatimida vicreĝo de Irako.

Kun la subteno de mezopotamiaj araboj, Basasiri sukcesis ekhavi Bagdadon fine de 1058. La kalifo Al-Kaim estis forpelita el la urbo kaj ekzilita al Hadita kaj la Fatimidoj ekestis menciitaj en la vendredaj predikoj. Kiam la selĝuka reganto Togril iris kontraŭ la urbo, tamen, Basasiri perdis subtenon. Lia ribelo falis, kaj estis devigita fuĝi el Bagdado ĉirkaŭ unu jaron post konkeri ĝin. Lia fuĝo estis tamen malutila, ĉar li estis mortigita en tuja bataleto.

Referencoj redakti

  1. Daftary, Farhad. (2007) The Ismāʻı̄lı̄s: their history and doctrines. Cambridge University Press, p. 195–198. ISBN 978-0-521-61636-2.