Husejn ibn Ali (Heĝazo)
Husejn ibn Ali (arabe ﺍﻟﺤﺴﻴﻦ بن علی همت, al-Husejn ibn ʿAlī Himmat (naskiĝis en 1852 en Istanbulo, mortinta en 1931 en Amano) estis ŝarifo kaj emiro de Mekko de 1908 ĝis 1916 kaj ekde tiam mem-proklamita, internacie agnoskita reĝo de Heĝazo.
Kiel ŝarifo kaj gardantoj de la sanktejoj li sukcese rezistis sekularigajn klopodojn de la Junaj Turkoj. Kiam Atatürk nuligis la otomanan kalifecon, li en 1924 mem proklamis sin kalifo de ĉiuj islamanoj kaj tiel malamikigis al si la aliajn arabajn regantojn. En septembro estis venkita de Abdul-Aziz bin Saud kaj devis abdiki. Li rezignis je ĉiuj sekularaj titoloj favore al sia unuenaskita filo Ali kaj ekziliĝis en Kipro.
Al-Husejn havis kun siaj kvar edzinoj kvin filojn kaj tri filinojn. Tri el liaj filoj estis reĝoj de, respektive, Heĝazo, Transjordanio kaj Irako (Fajsal la 1-a).